Kanceliero de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Adenauer estis federacia kanceliero de 1949 ĝis 1963

La titolo Kanceliero de Germanio ekde la jaro 1867 signas la ĉefon de la Registaro de Germanio. La termino, date el komenca Mezepoko, estas derivita el la Latina termino cancellarius. La moderna posteno de Kanceliero evoluis el la posteno kreita por Otto von Bismarck en la Nordgermana Federacio en 1867; tiu federacia ŝtato evoluis al Germana nacio-ŝtato kun la Unuigo de Germanio de 1871. La rolo de la Kanceliero ege variis laŭlonge de la moderna historio de Germanio. Ekde la jaro 1949, la Kanceliero estas la efektiva estro de la lando, kvankam en formala protokolo, la ŝtata prezidanto (Bundespräsident) kaj la parlamenta prezidanto (Bundestagspräsident) estas rangitaj pli alte.

Kanceliero (germane: Kanzler) estas en Germanio la titolo de diversaj altrangaj funkciuloj, kiel ekzemple administranto en universitato. Sed precipe oni celas la estron de la registaro. Pro historiaj kialoj, en 1867 Otto von Bismarck elektis la titolon Federacia Kanceliero (Bundeskanzler) por la Nordgermana Federacio. Kiam en 1871 fondiĝis la Germana Imperiestra Regno, la titolo fariĝis Regna Kanceliero (Reichskanzler), tia ĝi restis ankaŭ kiam post 1918 la Regno ŝanĝiĝis de monarkio al respubliko kaj post 1933 de respubliko al diktaturo. Post la fino de la Dua Mondmilito, dum kvar jaroj ne estis politika memregado, kaj kiam en 1949 en okcidenta Germanio fondiĝis Federacia Respubliko Germanio, la ĉefo de ties registaro denove nomiĝis Federacia Kanceliero (Bundeskanzler).

Dum la Nordgermana Federacio kaj la Germana Imperiestra Regno, la kanceliero estis nomumita de la prezidanto de la Federacia Konsilio, tio estis la reĝo de Prusio. Ekde 1919 la kancelieron nomumis la Regna Prezidanto, sed la parlamento Reichstag rajtis malelekti lin. Ekde 1949, nur la parlamento Bundestag rajtas elekti kaj malelekti la kancelieron.

Por la tempo post 1949 vidu la artikolon Federacia Kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (germane Bundeskanzler der Bundesrepublik Deutschland).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]