Gustav Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Bauer
Persona informo
Gustav Bauer
Naskonomo Gustav Adolf Bauer
Naskiĝo 6-an de januaro 1870 (1870-01-06)
en Ozjorsk
Morto 16-an de septembro 1944 (1944-09-16) (74-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Distrikto Oberhavel vd
Religio senreligieco vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav Adolf BAUER (n. 6-an de januaro 1870, Darkehmen, Orienta Prusio, (hodiaŭ Ozersk, Rusio) – m. 16-an de septembro 1944, Berlino, Germanio) estis germana politikisto, kanceliero de la Vajmara Respubliko (1919–20).

Gustav Bauer fondis kiel oficisto en 1895 la Verband der Büroangestellten (Asocio de Buroaj Dungitoj), kies prezidanto li estis en 1908. Poste li agadis en gvidantaj pozicioj de sindikatoj. Li kiel socialdemokrato, iĝis ministro en la lasta kabineto de la Germana Imperiestra Regno, gvidata de princo Max von Baden (okt. 1918). Post la ratifiko de la Vajmara konstitucio, li estis laborafera ministro en la registaro de Philipp Scheidemann (febr.- jun. 1919). Post abdiko de Scheidemann (junio de 1919), li iĝis kanceliero kaj ratifikis la Traktaton de Versailles.

Li abdikis post la sensukcesa Kapp-puĉo, dum kiu la tuta kabineto - krom la vic-kanceliero - forlasis Berlinon. Gustav Bauer poste postenis en registaroj de Hermann Müller kaj Joseph Wirth kiel financa ministro kaj vic-kanceliero.