Kabineto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kabineto laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas

  1. Ĉambro destinita al intelekta laboro - ofte tia ĉambro por studo sen kontakto al la reala mondo en figura lingvaĵo uziĝas por elstarigi la diferencon inter teoria rezonado kaj praktika eksperimentado (ekzemple L.L. Zamenhof skribis pri "la natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj", do provoj nur teoriaj, sen rilato kun la realaĵoj),
  2. en malnoveca lingvaĵo speciala ĉambro, kie oni ekspozicias sciencajn aŭ artajn kolektojn por studo - nuntempe kutime nomata galerio,
  3. en politika lingvouzo, ministraro, do grupo de ŝtatregantoj en respubliko au konstitucia monarkio, antaŭe elektitaj por difinite limigita periodo, kiuj komune estas la ŝtata ekzekutivo (do plenumas decidojn faritajn de la parlamento), unuope reprezentas konkretajn fakojn kaj poe estras ministerion, kaj
  4. same en politika lingvouzo, grupo de helpantoj kaj konsilantoj de ministro en- kaj eloficiĝantaj kune kun li aŭ ŝi - en iuj demokratiaj ŝtatoj kiel ekzemple Belgio ĉiu ministro havas sian kabineton el inter 50 ĝis 100 personaj kunlaborantoj, kiuj konsilas lin aŭ ŝin.
kunvenejo de la registara kabineto de la Vajmara Respubliko en Berlino, probable ĉirkaŭ la jaro 1930

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« Lingvo ne povas esti kreita en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto.[1] »
Citaĵo
« Mi estas sola en mia kabineto, la pordo de la oficejo malfermiĝas nur por sciantoj de sekreta kodo.[2] »
Citaĵo
« Kabinetoj pri artaĵoj kaj mirindaĵoj, kiujn kunmetis kelka nombro da 16-jarcentaj sciencistoj kaj diletantoj, estis vere enciklopedie konceptitaj kolektoj, prezentantaj miniaturan mondon[3] »

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 3. L. L. Zamenhof: "Esenco kaj Estonteco"
  2. Grigorij Arosev: "Nerekonebla", Monato, jaro 2001, numero 5, paĝo 26
  3. Johan Van Eenoo: "La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo", Monato, jaro 1998, numero 1, p. 16