Wolfgang Schäuble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Schäuble
Wolfgang Schäuble - 2017 (cropped).jpg
Persona informo
Wolfgang Schäuble
Naskiĝo 18-an de septembro 1942 (1942-09-18) (80-jara)
en Freiburg
Religio Evangelia eklezio [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko Offenburg [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitato [#]
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio [#]
Subskribo Wolfgang Schäuble
Familio
Patro Karl Schäuble [#]
Gefratoj Thomas Schäuble [#]
Edz(in)o Ingeborg Schäuble [#]
Infanoj Christine Strobl [#]
Profesio
Okupo juristopolitikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo [#]
Laborkampo politiko [#]
Aktiva en BerlinoBonno [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Wolfgang SCHÄUBLE [ŝojble] (naskita la  18-an de septembro 1942(nun 1942-09-18) en Freiburg im Breisgau, do nun estas 80-jara) estas germana politikisto kaj la nuntempa prezidanto de la Federacia Parlamento de Germanio. Li reprezentas la kristandemokratian partion CDU.

En la registraro de Helmut Kohl li estis inter 1984 kaj 1989 federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo, kaj inter 1989 kaj 1991 jam unuafoje ministro pri internaj aferoj.

En oktobro 1990 li estis de malantaŭe atence pafatakita de psika malsanulo: unu pafila kuglo trafis la makzelon, unu la mjelon kaj tria trafis gardiston, kiu ĵetis sin inter la politikiston kaj la pafanton. La gardisto pretervivis, kaj ankaŭ Wolfgang Schäuble, kiu tamen de tiam sube de la tria brusta vertebro estas paralizita kaj por moviĝo bezonas rulseĝon.

Post la federacia parlamenta baloto en 1998 li anstataŭis Helmut Kohl kiel CDU-partiestro, sed retiriĝis en 2000.

Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri internaj aferoj en la ministraro unua de Angela Merkel, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri financoj en la ministraro dua de Angela Merkel. Ankaŭ en la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estis ministro pri financoj.

Ekde la 24-a de oktobro 2017 li estas prezidanto de la Germana Federacia Parlamento. En oktobro 2021, Wolfgang Schäuble cedas sian lokon kiel Prezidanto de la Bundestag al Bärbel Bas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]