Peter Altmaier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Peter Altmaier

Peter Altmaier (naskiĝis la  18-an de junio 1958(nun 1958-06-18) en Ensdorf, Sarlando, do nun 59-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU.

Ekde la jaro 1994 li estas membro de la nacia parlamento Bundestag. Inter novembro 2005 kaj oktobro li estis parlamenta ŝtata sekretario, fakte vic-ministro, en la ministerio pri internaj aferoj de la ministraro unua de Angela Merkel. Sekve li funkciis kiel parlamenta afergvidanto de la konservativa frakcio CDU-CSU, ĝis la 22-an de majo 2012 li kiel posteulo de Norbert Röttgen nomumiĝis ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de la ministraro dua de Angela Merkel. La 15-an de decembro 2013 li kiel posteulo de Ronald Pofalla nomumiĝis ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la ministraro tria de Angela Merkel.

Prieŭropa politikisto[redakti | redakti fonton]

Altmaier estis membro de la eŭropa komisiono en la germana parlamento Bundestag kaj vica membro de la institucio Eŭropa Konvencio. Inter la jaroj 2004 kaj 2008 li estis vicprezianto de la asocio "Eŭropa Movado [en] Germanio" (Europäische Bewegung Deutschland), kaj inter decembro 2006 kaj novembro 2011 estis prezidanto de la asocio Unio de Eŭropaj Federalistoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]