Peter Altmaier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Altmaier
Persona informo
Peter Altmaier
Naskiĝo 18-an de junio 1958 (1958-06-18) (65-jaraĝa)
en Ensdorf
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germananederlanda vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Sarlando • Gymnasium am Stadtgarten vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en BerlinoSaarlouisBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Altmaier (naskiĝis la  18-an de junio 1958(nun 1958-06-18) en Ensdorf, Sarlando, do nun 65-jara) estas germana politikisto, kiu membras en la kristandemokrata politika partio CDU. Ekde la jaro 1994 li estas membro de la nacia parlamento Bundestag. De 2005 ĝis 2009 li estis parlamenta ŝtata sekretario, fakte vic-ministro, en la ministerio pri internaj aferoj de la ministraro unua de Angela Merkel. Sekve li funkciis kiel parlamenta afergvidanto de la konservativa frakcio CDU-CSU. De 2012 ĝis 2013 li kiel posteulo de Norbert Röttgen estis ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco de la ministraro dua de Angela Merkel. De 2013 ĝis 2018 li kiel posteulo de Ronald Pofalla nomumiĝis ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la ministraro tria de Angela Merkel. En ŝia ministraro kvara li de 2018 ĝis 2021 estis ministro pri ekonomio kaj energio.

Prieŭropa politikisto[redakti | redakti fonton]

Altmaier estis membro de la eŭropa komisiono en la germana parlamento Bundestag kaj vica membro de la institucio Eŭropa Konvencio. Inter la jaroj 2004 kaj 2008 li estis vicprezianto de la asocio "Eŭropa Movado [en] Germanio" (Europäische Bewegung Deutschland), kaj inter decembro 2006 kaj novembro 2011 estis prezidanto de la asocio Unio de Eŭropaj Federalistoj de Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]