Barbara Hendricks (politikistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Hendricks
Nationalpark Hunsrück-Hochwald, Eröffnungsveranstaltung (7854).JPG
Persona informo
Barbara Hendricks
Naskiĝo 29-an de aprilo 1952 (1952-04-29) (71-jara)
en Kleve
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Bonna universitato • Johanna-Sebus-Gymnasium [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio [#]
Familio
Edz(in)o Valérie Vauzanges [#]
Profesio
Okupo politikistohistoriisto [#]
Aktiva en BerlinoBonno [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Barbara Anne HENDRICKS (naskiĝis la  29-an de aprilo 1952(nun 1952-04-29) en Kleve, do nun 71-jara) estas germana historiistino kaj politikistino, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD.

Barbara Hendricks (2013).

Ekde la jaro 2007 ŝi estas estrarano pri financoj de sia partio, kaj inter la jaroj 1998 ĝis 2007 estis parlamenta ŝtata sekretario, praktike nacia vic-ministro, en la nacia ministerio pri financoj. Post la parlamenta baloto de oktobro 1998 ŝi ricevis tiun postenon en la ministraro unua de Gerhard Schröder, tenis ĝin post la sekva parlamenta baloto de oktobro 2002 en la ministraro dua de Gerhard Schröder kaj ankaŭ post novembro 2005 en la ministraro unua de Angela Merkel, do laboris sub la naciaj ministroj pri financoj Oskar Lafontaine, Hans Eichel kaj Peer Steinbrück. Post kiam ŝi estis elektita nacia estraranino pri financoj de sia partio, ĝi la 16-an de novembro 2007 demisiis el la vic-ministra posteno.

La 15-an de decembro 2013 ŝi nomumiĝis ministrino pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco en la nova registaro de Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]