Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Fondaĵo por Paco Félix Houphouët-Boigny en Jamusukro

La Premio de Paco de Félix Houphouët-Boigny estis establita en 1990 de UNESKO:

"por honori vivantajn individuojn kaj aktivajn publikajn aŭ privatajn korpojn aŭ instituciojn kiuj faris gravan kontribuon al la antaŭenigado, serĉado, sekurigado, aŭ daŭrigado de paco konforme kun la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konstitucio de Unesko."

La premio portas la nomon de Félix Houphouët-Boigny, la mortinta eksa diktatoro de Ebur-Bordo, kiu regis ekde sendependeco en 1960 ĝis la morto en 1993. Ĝi estas premiita ĉiujare. La premio inkluzivas USD 150,000, oran medalon, kaj diplomo de paco. Se estas pli ol unu ricevintoj, la mono dividiĝas egale.

Ricevintoj[redakti | redakti fonton]

Dato Ricevinto(j) Lando
1991 Nelson Mandela, prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso
Frederik Willem de Klerk, prezidanto de Sud-Afriko
Flag of South Africa 1928-1994.svg Sud-Afriko
1992 Akademio de internacia juro de Hago Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
1993 Jicĥak Rabin, ĉefministro de Israelo
Ŝimon Peres, ministro de fremdaj aferoj de Israelo
Jaser Arafat, prezidanto de Palestina Aŭtoritato
Flago-de-Israelo.svg Israelo
Flago-de-Israelo.svg Israelo
Flago-de-Palestino.svg Palestino
1994 Johano Karlo la 1-a, reĝo de Hispanio
Jimmy Carter, eksprezidanto de Usono
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Usono.svg Usono
1995 Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
Sadako Ogata, alta komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj
UN
Flago-de-Japanio.svg Japanio
1996 Álvaro Enrique Arzú Irigoyen, prezidanto de Gvatemalo
Rolando Morán (de ties vera nomo Ricardo Arnoldo Ramírez de León), reprezentante Gvatemala Landa Revolucia Unueco
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo
1997 Fidel Ramos, prezidanto de la Filipinoj
Nur Misuari, prezidanto de la Fronto de Moroa Nacia Liberigo
Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
1998 Sheikh Hasina, ĉefministro de Bangladeŝo
George J. Mitchell, usona kongresano, eksa speciala konsilanto de la prezidanto de Usono por irlandaj aferoj
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo
Flago-de-Usono.svg Usono
1999 Komunumo de Sankta Egidio Flago-de-Italio.svg Italio
2000 Mary Robinson, alta komisiito de Nacioj unuiĝintaj por homaj rajtoj Flago-de-Irlando.svg Irlando
2001 Neniu premio
2002 Kay Rala Xanana Gusmão, prezidanto de Orienta Timoro Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro
2003 Kardinalo Roger Etchegaray, prezidanto de la Papa Konsilantaro de Justeco kaj Paco
Mustafa Cerić, granda Muftio de Bosnio
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino
2004 Neniu premio
2005 Abdoulaye Wade, prezidanto de Senegalo Flago-de-Senegalo.svg Senegalo
2006 Neniu premio
2007 Martti Ahtisaari, eksprezidanto de Finnlando, diplomato kaj peranto de la Unuiĝintaj Nacioj Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
2008 Luiz Inácio Lula da Silva, prezidanto de Brazilo Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
2010 La asocio de avinoj de la placo de majo Flago-de-Argentino.svg Argentino
2013 François Hollande, prezidanto de Francio[1],[2] Flago-de-Francio.svg Francio
2017 Giusi Nicolini, urbestro de Lampedusa (Italio)
SOS Méditerranée, eŭropa organizaĵo por savi vivojn en la maro
Flago-de-Italio.svg Italio
Eŭropo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le prix Félix-Houphouët-Boigny sur le site de l’UNESCO
  2. Mali: François Hollande récompensé par un prix pour la paix en rtbf.be 21a de februaro 2013, konsultita la 20an de Aŭgusto 2013.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]