Félix Houphouët-Boigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Félix Houphouët-Boigny
Félix Houphouët-Boigny 1962-07-16.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1905 (1905-10-18)
en N’Gokro, Franca Okcidenta Afriko, Flag of France.svg Francio
Morto 7-an de decembro 1993 (1993-12-07) (88-jara)
en Jamusukro
Mortokialo kancero
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco FrancioEbur-Bordo
Alma mater École normale supérieure William Ponty
Familio
Edz(in)o Marie-Thérèse Houphouët-Boigny
Profesio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr

Félix HOUPHOUËT-BOIGNY (n. la 18-an de oktobro 1905 - m. la 7-an de decembro 1993) estis la unua prezidanto de Ebur-Bordo. Origine vilaĝa ĉefo, li laboris interalie kiel kuracisto, administranto de plantejo kaj sindikatisto, antaŭ ol eniri la Nacian Asembleon de Francio kaj plurfoje fariĝi ministro en variaj francaj ministraroj. Ekde la 1940-aj jaroj ĝis sia morto, li ludis gravan rolon por la sendependiĝo de Afriko kaj por la politiko de sia lando.

Dum la modera prezidanteco de Houphouët-Boigny, Ebur-Bordo fariĝis ekonomie tre prospera. Tia sukceso, sufiĉe nekutima en tiama okcidenta Afriko, famiĝis kiel la "eburborda miraklo", kaj devenis interalie de kafa kaj kakaa industrioj, sed ankaŭ de daŭre amikaj rilatoj kun Francio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]