Félix Houphouët-Boigny
Félix Houphouët-Boigny | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1905 en N’Gokro, Franca Okcidenta Afriko, Francio | ||||
Morto | 7-an de decembro 1993 (88-jaraĝa) en Jamusukro | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Ebur-Bordo vd | ||||
Alma mater | École normale supérieure William Ponty vd | ||||
Partio | Partio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marie-Thérèse Houphouët-Boigny vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Ebur-Bordo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Félix HOUPHOUËT-BOIGNY (n. la 18-an de oktobro 1905 - m. la 7-an de decembro 1993) estis la unua prezidanto de Ebur-Bordo. Origine vilaĝa ĉefo, li laboris interalie kiel kuracisto, administranto de plantejo kaj sindikatisto, antaŭ ol eniri la Nacian Asembleon de Francio kaj plurfoje fariĝi ministro en variaj francaj ministraroj. Ekde la 1940-aj jaroj ĝis sia morto, li ludis gravan rolon por la sendependiĝo de Afriko kaj por la politiko de sia lando.
Dum la modera prezidanteco de Houphouët-Boigny, Ebur-Bordo fariĝis ekonomie tre prospera. Tia sukceso, sufiĉe nekutima en tiama okcidenta Afriko, famiĝis kiel la "eburborda miraklo", kaj devenis interalie de kafa kaj kakaa industrioj, sed ankaŭ de daŭre amikaj rilatoj kun Francio.