Jamusukro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Jamusukro (france: Yamoussoukro) estas de marto 1983 la formala ĉefurbo de Ebur-Bordo.

Ĝi havas 200.659 loĝantojn (je 2005-01-01) kaj situas centre de la lando, ĉ. 215 km nord-okcidente de la antaŭa ĉefurbo Abiĝano, kiu situas marborde kaj plu estas la plej grava urbo de la lando.

La nomo de la urbo deriviĝas de reĝino Jamuso, kiu ĉe la koloniigo en 1901 regis vilaĝon N'Gokro.

En Jamusukro naskiĝis Felix Houphouet-Boigny, la unua prezidento de Ebur-Bordo. Li igis tie konstrui la plej ampleksan kirkon de katolikismo omaĝan al la Dipatrino: la baziliko de Nia Sinjorino de la Paco; fakte tiu ĉi estas pli larĝa ol la baziliko de Sankta Petro de Romo. La baziliko estas fervora loko de la katolika fido en Afriko.