Martti Ahtisaari

Martti Oiva Kalevi AHTISAARI (naskiĝis la 23-an de junio 1937, mortis la 16-an de oktobro 2023) estis prezidanto de Finnlando de 1994 ĝis 2000. Ahtisaari estas la unua per rekta popola baloto elektita prezidanto de Finnlando. Li karieris kiel diplomato de Finnlando kaj en Unuiĝintaj Nacioj, kie li distingiĝis kiel peranto de akordiĝo en diversaj malpacaj konfliktoj.[1]
Kariero kaj distingoj
En oktobro 2008 oni sciigis, ke la Nobel-pacpremio de la jaro estis aljuĝita al Ahtisaari “pro lia grava laboro, en pluraj kontinentoj kaj dum pli ol tri jardekoj, por solvi internaciajn konfliktojn”[2]. Li kontribuis interalie en la procezo kiu fine kondukis al sendependiĝo de Namibio, kiel armil-kontrolanto en la pacigo de Nord-Irlando, en la ĉesigo de milito en la Aĉea provinco de Indonezio. En 2005 la ĝenerala sekretario de UN nomis lin speciala sendito por la intertraktadoj pri statuso de Kosovo.
En 1995, Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Ahtisaari la Premion Zamenhof, starigitan por honori "personon de internacia reputacio, kiu signife kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj komunikado kaj kompreniĝo".
Martti Ahtisaari estis la alta protektanto de la 80-a Universala Kongreso de Esperanto (1995) en Tampere, Finnlando.
En Septembro 2021 oni sciigis, ke Ahtisaari rezignis ĉian publikan agadon pro Alzheimer-malsano.[3][4]
Prelego Martti Ahtisaari estas finnlanda prelega tradicio.
Fontoj kaj referencoj
| ||||||
| ||||||||||||

