Kim Dae-Jung
Kim Dae-Jung | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1924 en Haui-do |
Morto | 18-an de aŭgusto 2009 (85-jara) en Severance Hospital |
Mortokialo | pneŭmonito • kora malsufiĉo |
Tombo | Seula Nacia Tombejo |
Lingvoj | japana lingvo • korea lingvo |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Ha-ui Elementary School • Mokpo Bukkyo Elementary School |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Kim Won Sik |
Edz(in)o | Cha Yong-ae • Lee Hui-ho |
Infanoj | Kim Hong-gul • Kim Hong-il • Kim Hong-eop |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ĵurnalisto |
Kim Dae-jung (hangule: 김대중, elparolata [kim dɛdʑuŋ] (pli-malpli kiel "kim deĝung") (Naskiĝis la 3-an de decembro 1925, mortis la 18-an de aŭgusto 2009) estas sudkorea prezidinto, kaj la unua korea ricevinto de Nobel-Premio pri Paco. Li estis prezidanto dum la jaroj 1998 - 2003.
Lia politiko de malfermigado estis nomita "Sunshine policy" ("sunbrila politiko", hangule 햇볕정책). En la jaro 2000, li partoprenis je unua nord-sud-korea kulmin-konferenco, kiu fine premiindigis lin. Bedaŭrinde, la nordkoreestro neniam reciprokis la viziton. Male, dum lia regado nordkoreaj militŝipoj entrudiĝis la sudan akvaron kaj pafis al suda militŝipo, mortigante kaj vundante maristojn. Kim estis kritikata pro iri al japanujo anstataŭ postuli pardonpeton.
Kompletiginta la kvinjaran regadon en 2003, Kim estis sekvita de Roh Moo-hyun.