Albert Schweitzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Schweitzer
Nobel-premiito
Albert Schweitzer en 1955
Albert Schweitzer en 1955
Persona informo
Schweitzer (de) polonia
Naskonomo Schweitzer (de)
Naskiĝo 14-an de januaro 1875 (1875-01-14)
en Gunsbach, Alzaco-Loreno,  Germana Imperiestra Regno
Morto 4-an de septembro 1965 (1965-09-04) (90-jaraĝa)
en Lambaréné
Tombo Albert Schweitzer Hospital vd
Religio protestantismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanaalzacafranca vd
Loĝloko StrasburgoGunsbach • Lambaréné vd
Ŝtataneco GermanioFrancio vd
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de Tubingeno • College of Philosophy of the Prague German University vd
Familio
Patro Louis Théophile Schweitzer vd
Patrino Adèle Schillinger vd
Edz(in)o Helene Bresslau vd
Infanoj Rhena Schweitzer Miller vd
Parencoj Jean-Paul Sartre vd
Profesio
Okupo teologo • filozofokuracistoorgenisto • kuracisto-verkisto • universitata instruisto • muzikologo • muzikhistoriisto • komponisto • misiisto vd
Laborkampo filozofio vd
Doktoreca konsilisto Theobald Ziegler vd
Verkado
Verkoj Historio de la Esplorado pri la Historia Jesuo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert SCHWEITZER [albeat ŝvajca] estis germana teologo, orgenisto, misiisto kaj kuracisto. Li naskiĝis la 14-an de januaro 1875 en Kaysersberg (nuntempe situanta en la franca departemento Haut-Rhin). Li mortis la 4-an de septembro 1965 en Lambaréné (nuntempe en Gabono).

Kiel muzikisto Albert Schweitzer majstre ludis la verkojn de Johann Sebastian Bach. Li estis verkinta biografion pri Bach kaj kelkajn verkojn pri religia filozofio, kiam li en la jaro 1905 decidis studi medicinon por povi realigi sian grandan deziron, helpi al homoj, kiuj plej urĝe bezonas helpon. Sian studadon li finis en 1913. En la sama jaro li komencis labori kiel kuracisto en Lambaréné, kie li poste fondis hospitalon por kuraci tropikajn malsanojn. Post la Dua Mondmilito li avertis la homaron pri la danĝeroj de la atombomboj.

[redakti | redakti fonton]

Kiel teologo Schweitzer distingiĝis en la verko “Von Reimarus zu Wrede” (De Reimarus al Wrede, 1906), en kiu interpretis la vivon de Jesuo sub la lumo de la eskatologia penso de Jesuo mem.

Lia Jesuo estas iu Jesuo nova, “eraripova”, ne ĉioscia kaj evoluinta en sia penso”. Li vidas en Jesuo perfektiĝanto en la religia kaj etika anonco”. Se tio ne plaĉis al diversaj kristanaj intelektuloj, al aliaj ĝi ne malplaĉis, ĉar laŭ la kristana kredo Jesuo estas ankaŭ homo, kaj lia ĉioscio koncernas tion, kio rilatas al la savo eterna de la homo.

Misiisto[redakti | redakti fonton]

Post magistriĝo pri tropika medicino li trakslokiĝis al Lambaréné, en la ekvatora franca Afriko, nuna Gabono), kiel misia medicinisto, tie establante hospitalon precipe per siaj fortoj. Dum la unua mondmilito li estis translokita prizonulo al Francio kia germana civitano, kie li pretigis kaj publikigis la du volumojn de la “Filozofio de la civilizo” (1923): por li la dekadenco de la moderna civilizo estas kaŭzata de manko de etiko de amo kiu devus etendiĝi al ĉiuj vivformoj.

Reveninte al Afriko, li rekontruis la hospitalon kaj sin elspezas en la senpaga kuraco de miloj da indiĝenoj helpata de voluntuloj alvenintaj el Eŭropo. De tempo al tempo li revenis al Eŭropo por cikloj de konferencoj kaj prelegoj kaj orgenaj koncertoj (kaj por trovi monajn ilojn por sia homama laboro).

Lia aktiveco ŝatis la laboron de la volontuloj, sed de ili li postulis ekstreme rigoran disciplinon por malkuraĝigi la “romantikemulojn”, al kiuj abundas entuziasmo sed mankas la postulitaj psikologiaj dotoj.

Pro sia sinoferema engaĝiĝo li en la jaro 1952 gajnis la Nobel-Premion pri Paco.

Publikaĵoj aperintaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Il pensiero di Albert Schwertzer. Dalla giovinezza a Lambaréné, Gabrielli editori, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]