Carl von Ossietzky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl von Ossietzky
Nobel-premiito
Persona informo
Carl von Ossietzky
Naskonomo Carl von Ossietzky
Naskiĝo 3-an de oktobro 1889 (1889-10-03)
en Hamburgo
Morto 4-an de majo 1938 (1938-05-04) (48-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Cemetery Pankow IV vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Partio Republican Party of Germany vd
Memorigilo Carl von Ossietzky
Familio
Patro Carl Ignatius von Ossietzky vd
Patrino Rosalie von Ossietzky vd
Edz(in)o Maud von Ossietzky vd
Infanoj Rosalinde von Ossietzky-Palm vd
Profesio
Alia nomo Celsus • Thomas Murner • Lucius Schierling • Yatagan vd
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo ĵurnalismoaktivismo vd
Aktiva en Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl von OSSIETZKY [karl fon osJECki] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1889 en Hamburgo, mortis la 4-an de majo 1938 en Berlino) estis germana pacisto, kontaŭnaziulo kaj verkisto.

Jam ekde 1911 li verkis pacismajn gazetartikolojn, kaj lia servo dum la unua mondmilito eĉ fortigis lian sintenon kontraŭ militarismo kaj naciismo. Pro artikolo malkaŝanta la sekretan armadon de la germana Reichswehr, oni arestis lin en 1931, sed amnestio liberigis lin unu jaron poste. Inter la manifestacie ĝisprizonporden kunmarŝantoj estis ankaŭ la aŭstra verkisto kaj eksa oficiro Alexander Roda Roda.

Post kiam en 1933 la nazioj akiris potencon, li denove estis arestita kaj portita al faŝisma koncentrejo. La Premion Nobel de Paco, kiun li gajnis en la jaro 1935, li ne rajtis akcepti: Adolf Hitler malpermesis al li kaj al ĉiu germana ŝtatano la akcepton de tiu ĉi premio.

Post fortaj protestoj el la tuta mondo Carl von Ossietzky povis forlasi la koncentrejon en la jaro 1936. Du jarojn poste li mortis pro la sekvoj de la aresto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]