Alexander Roda Roda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Roda Roda
Persona informo
Šandor Friedrich Rosenfeld
Naskonomo Šandor Friedrich Ladislaus Rosenfeld
Naskiĝo 13-an de aprilo 1872 (1872-04-13)
en Drnovice
Morto 20-an de aŭgusto 1945 (1945-08-20) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Feuerhalle Simmering vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Gefratoj Gisela Januszewska vd
Profesio
Okupo dramaturgo • prozisto • ĵurnalistoaktoroverkisto vd
Aktiva dum 1900– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Friedrich Ladislaus RODA RODA, ĉenaskiĝe Sándor Friedrich Rosenfeld (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1872 en Drnovice, mortinta la 20-an de aŭgusto 1945 en Novjorko) estis aŭstra verkisto kaj publicisto.

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Roda Roda pasigis la junulajn jarojn proksime de Zdenci, vilaĝo apud Orahovica kaj Našice.[1] Tie estis lia patro Leopold Rosenfeld bienadministranto. La familio neoficiale nomiĝis Roda (kroate por cikonio). Kune kun la tri jarojn pli juna fratino Marie (Mi) li verkis romanojn. La gefratoj konsentis ke la aŭtora nomo estu A.M. Roda Roda por montri ke ambaŭ kune estis la kreintoj.

Post la interrompo de jurscienco-studo ĉe la Universitato de Vieno Roda Roda devigis sin je 12 jarojn daŭrantan soldatan servon kiu ekis en la 1.10.1893 ĉe la Korpusarteleriregimento en Zagrebo. En la jaro 1894 li alilokigis sin al Osijek kie li iĝis per bapto katoliko. Tie estiĝis ankaŭ la historioj Slavonische Dorfgeschichten. En 1899 lia familia nomo oficialiĝis je Roda, en 1906 je Roda Roda. La unuaj verkoj liaj aperis en 1900 en la gazeto Simplicissimus. Post pluraj disciplinaj punoj li iĝis en la rango de ĉefleŭtenanto rezervulo kaj pliintensigis la verkadon. En 1902 li priskribis la mallongan sed pasiplenan amaferon kun la furora aktorino Adele Sandrock, kiu estis dek jarojn pli maljuna ol li, en la teatraĵo Dana Petrowitsch.

Roda Roda entreprenis vojaĝojn tra tuta Balkanio, al Italujo kaj Hispanujo. En 1904 li restis en Berlino kaj en 1906 en Munkeno kien li revenis en 1920. Pro diversaj pekoj kontraŭ la oficira honoro li forpelitis el la armeo en 1907 kun perdo de la rango. El la helruĝa uniformo li farigis veston kiun li portis ofte sur scenejoj kabaredaj. Dum jardekojn ĝi iĝis tipa rekonigilo por li. En 1909 estis la premiero de la kune kun Carl Rössler verkita soldatarkomedio Der Feldherrnhügel kie primokitis la sencmalhava hierarkio armea kaj la obstineco de superaj ranguloj.

En la 11.8.1914 Roda Roda iĝis primilita raportisto por la taggazeto Neue Freie Presse verkonte ĝis 1917 pli ol 700 komentoj. Ankaŭ por la ekde 1854 en Budapeŝto aperinta germanlingva gazeto Pester Lloyd li laboris. En la 1920-aj jaroj li iĝis kabaredisto kaj verkis furorajn humurajn librojn plurajn. Lia ankaŭ gastaktoris aliloke kaj flegis bonajn kontaktojn kun multe da verkistoj, aktoroj, filmaristoj kaj da aliaj artistoj.

Memortabulo en Berlino ĉe Innsbrucker-strato nr 44

En 1932 aperis trivoluma verkareldono okaze de la 60-a datreveno naskiĝtaga. En la 10.5.1932 li apartenis al la grupo de demokratiaj intelektuloj akompanantaj manifestacie Carl von Ossietzky dum ties sinprezento en la prizono en la tago de ekmallibereco. Post la potencakiro de la nazioj Roda Roda translokiĝis al Graz; kelkajn tagojn malpost Anschluss li fuĝis al Svislando. En la 1.11.1940 la svisaj aŭtoritatoj postulis de li landoforlason ĝis la jarfino malpermesante ian laboron por amaskomunikiloj svislandaj. Roda Roda elmigris al Usono kie liaj klopodoj per verkado perlabori la vivon ne realiĝis.

Familio kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Lia fratino Gisela Januszewska deportitis en la koncentrejon Theresienstadt kie ŝi murditis.[2] Roda Roda mortis pro leŭkemio. En 1948 lia urno transportitis al Vieno al la tombejo de Simmering; la monumenton surtomban faris Fritz Wotruba. En 1952 nomitis strato por li en la 21-a viena urbodistrikto Roda-Roda-Gasse. En Osijek staras busto de li antaŭ la biblioteko en la strato Europska Avenija. Roda Roda ankaŭ estis pasia ŝakludanto. En la ŝakludkafejo Café Stefanie li inspiritis por la skribo de la humuraĵo Das Pensionistengambit. En lia verkaro plej oftas humuraj kaj satiraj rakontoj kaj romanoj kie malmalice, kompreneme kaj ŝercete prezentatas la bunto de la aŭstria-hungaria monarkio, ofte ankaŭ ties oficiroj.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Eines Esels Kinnbacke. Schwänke und Schnurren, Satiren und Gleichnisse. München, Langen 1906, OBV.
  • Adelige Geschichten 1906
  • Von Bienen, Drohnen und Baronen (malpost 1908)
  • Der Schnaps, der Rauchtabak und die verfluchte Liebe 1908
  • Schummler, Bummler, Rossetummler, Balkangeschichten 1909
  • Der Gekitzelte Aeskulap 1910
  • —, Carl Rössler: Der Feldherrnhügel. Eine Schnurre in drei Akten 1910
  • Majestät Mimi, opereta libreto kun Felix Dörmann, muziko fare Bruno Granichstaedten 1911
  • —, Gustav Meyrink: Bubi 1912
  • —, Gustav Meyrink: Der Sanitätsrat. Eine Komödie in drei Akten. Schuster & Loeffler, Berlin 1912.
  • —, Gustav Meyrink: Die Uhr. Ein Spiel in zwei Akten. Ahn & Simrock, Berlin 1912. – surrete.
  • Russenjagd. Konegen, Wien 1917. – surrete.
  • Das Rosenland. Bulgarische Gestalter und Gestalten Nachdichtungen von Erzählungen und Gedichten aus dem Volksschatz des Landes. Enoch, Hamburg 1918. (Nachdruck Verlag PIC, Veliko Târnovo 1995, ISBN 954-8258-58-7).
  • Die sieben Leidenschaften 1921
  • Schwabylon oder Der sturmfreie Junggeselle 1921
  • Morgensonne Morgenland. Schildereien 1922
  • Ein Frühling in Amerika. Langes, München 1924. – surrete.
  • —, Andreas Szenes (Illustr.): Roda Rodas Roman (membiografio). Drei Masken Verlag, München 1925, OBV.
  • Slavische Seelen. Neuen Dichtern nacherzählt. Langes, München 1924. – surrete.
  • Der Knabe mit den 13 Vätern. Ein humoristischer Roman nach B. G. Nušić. Reissner, Dresden 1927. – surrete.
  • Die Panduren. Roman einer Landschaft romano 1935
  • Der Mann mit der roten Weste Anekdoten Schwänke Geschichten Aufbau Verlag Berlin Weimar DDR für Zsolany, 1970

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

Drehbuch

  • 1931: Liebeskommando

Literatura skizo

  • 1953: Der Feldherrnhügel

Televide

  • 1990–92: Roda Roda (serio en 12 partoj kun Peter Weck en la ĉefa rolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rotraut Hackermüller: Roda Roda. Bildbiographie. Wien, München: Herold 1986, p. 17–18.
  2. Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945? S. Fischer, Frankfurt 2007 ISBN 978-3-10-039326-5, p. 489
  3. Gero von Wilpert (eld.): Lexikon der Weltliteratur. Bd. 2. dtv, München 1997 ISBN 3-423-59050-5, p. 1281

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Eulenberg: So war mein Leben. Verlag die Faehre 1947.
  • Ilse Stiaßny-Baumgartner: Roda Rodas Tätigkeit im Kriegspressequartier. Zur propagandistischen Arbeit österreichischer Schriftsteller im Ersten Weltkrieg. Dissertation. Universität Wien, Wien 1982, OBV, NB.
  • Max Kaiser: Roda Roda, Alexander. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 21, Duncker & Humblot, Berlin 2003, ISBN 3-428-11202-4, S. 687–689 (Digitalisat).
  • Rotraut Hackermüller: Einen Handkuss der Gnädigsten – Roda Roda, Bildbiographie. Herold, Wien und München 1986, ISBN 3-88679-149-1.
  • Vlado Obad: Roda Roda und die deutschsprachige Literatur aus Slawonien. Mit einer Anthologie unbekannter Texte. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 1996, ISBN 3-205-98211-8.
  • Oskar Pausch: Rebellakatzentier und Artilleriehund – die Affäre Adele Sandrocks mit Alexander Roda 1900/1901. Mit einer Edition sämtlicher Korrespondenzen. Literatur und Leben, Band N.F./58. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2001, ISBN 3-205-99364-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]