Internacia Oficejo de la Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Internacia Oficejo de la Paco
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
IPB-Yore-1899.jpg
Persona informo
Profesio
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Internacia Oficejo de la Paco, angle International Peace Bureau (IPB), france Bureau International de la Paix (BIP), fondita en Berno en la jaro 1891 sub la nomo Bureau international permanent de la paix (la konstanta Internacia Pacoficejo), post decido de la Tria Universala Packongreso en Romo, julio 1891,[1] estas unu el la plej aĝaj federacioj pri paco en la mondo[2]. Ĝi ricevis la Nobel-premion pri paco en 1910. Ĝia ĉefsidejo situas en Berlino, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo estis fondita kiel rezulto de la 3-a Universala Packongreso okazinta en Romo en 1891. La dana politikisto Fredrik Bajer estis unu el la fondintoj de la organizaĵo kaj samtempe ĝia unua prezidanto. La ĉefaj taskoj de la IPB estis organizi internaciajn konferencojn por antaŭenigi pacon kaj konservi kontaktojn inter pacifistaj grupoj kaj institucioj tra la mondo.

Ĝi fondiĝis je la nomo Bureau International Permanent de la Paix respektive Permanent International Peace Bureau.

Dum la Unua Mondilito la agado haltis, sed post ĝia fino, la organizaĵo rekomencis sian laboron, koncentriĝante sur la humanitaraj agadoj de ne-registaraj organizaĵoj. Kun la ekapero de Dua Mondmilito, la Internacia Pacburoo denove suspendis ĝiajn agadojn.

Ekde la jaro 1912 ĝi uzis la nunan nomon (angle International Peace Bureau aŭ france: Bureau International de la Paix), kun la escepto de la jaroj 1946 kaj 1961, kiam ĝi nomiĝis Comité de liaison international des organisations de paix – CLIOP respektive International Liaison Committee of Organizations for Peace – ILCOP'.

Universalaj pacokongresoj[redakti | redakti fonton]

Internacia Oficejo de la Paco - malnova emblemo

IPB/BIP ekde ĝia ekzisto organizis pacokongresojn. Tiuj pacokongresoj ellaboris, interalie, unuan sistemon de reguloj por internacia juro kaj reguloj por la "humanigo" de militado, kiel malpermeso de uzado de armiloj kiuj kaŭzas nenecesajn suferojn.

Kune kun la Interparlamenta Unio, kun kiu ĝi havis proksimajn rilatojn, la IPB influis kaj politikistojn kaj la ĝeneralan publikon en la serĉo de paco, sukcesante precipe pri la antaŭenigado de kio poste prenis la formon de la Ligo de Nacioj.

Por povi pli proksime kunlabori kun la kreita Ligo de Nacioj la sekretariejo estis en 1924 translokita al Ĝenevo. Tamen la nombro de partoprenantoj en la pacokonferencoj daŭre malpliiĝis kaj la intereso labori kun aliaj grupoj malpliiĝis. Post la Dua Mondmilito la nombro ne realtiĝis.

Internacia Oficejo de la Paco - aktuala emblemo

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

IPB/BIP daŭre organizas sian agadon ĉirkaŭ internaciaj konferencoj kiujn ĝi organizas, sed tiuj renkontiĝoj estas nun prefere "laboraj renkontiĝoj" aŭ "seminarioj" prefere ol renkontiĝoj aŭ kongresoj kaj ili temigas ĉefe malsamajn aspektojn de specifa temo aŭ projekto prefere ol provi doni ĝeneralan superrigardon de ĉiuj ĝeneralaj aferoj ĉirkaŭ la temo de paco kaj pacifismo, kiel kutime okazis dum la malnovaj Universalaj Konferencoj.

En 1950 la Pacoficejo dissolviĝis. En 1964 ĝi estis restarigita kiel Interanational Peace Bureau (Internacia Oficejo de la Paco).

Hodiaŭ, IPB/BIP havas pli ol 300 membro-organizaĵojn en pli ol 70 landoj.  Ĝis 2017, ĝi havis ĉefsidejon en Ĝenevo. Hodiaŭ (2021) ĝia ĉefsidejo situas en Berlino. IPB/BIP ankaŭ havas oficejojn en Ĝenevo kaj Barcelono. Por certigi seksan ekvilibron en gvidado, la organizaĵo estas gvidata de du prezidantoj, unu vira kaj la alia ina[3].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter la plej famaj aktivuloj menciendas la esperantisto Edmond Privat, kiu membris en la internacia estraro kaj gvidis la svisan sekcion.

Nobel-premiitoj pri paco[redakti | redakti fonton]

Pro organizado de konferencoj pri malarmado la organizaĵo estis honorigata per la Nobel-premio pri paco en 1910 pro sia agado "kiel ligilo inter la pac-societoj de la diversaj landoj".[4][5]

En 1913 la tiama direktoro Henri La Fontaine ankaŭ ricevis la premion pro sia laboro "kiel ĉefo de la Internacia Oficejo de la Paco".[6][7]

Laŭ la stato de 2012, dek du aliaj laŭreatoj de la Nobel-premio estis membroj de la Internacia Oficejo de la Paco.[8]:

Post kiam la IPB ricevis la Nobel-premion, 7 pliaj membroj rajtis ricevi la premion, nome:

Bertha von Suttner kaj pluraj aliaj partneroj persvadis la caron Nikolao la 2-a iniciati la Internaciajn Packonferencojn en Hago (Den Haag) en 1899 kaj 1907. Post la milito, la oficejo ne ludis decidan rolon en la pacopolitiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de la Internacia Oficejo de la Paco (IPB)

Vincent Rauzier, Logiques nationales, internationales et identitaires : une histoire du pacifisme du Bureau International de la Paix dans l’entre-deux guerres, (PDF), 2009, 105 p.

(en) Rainer Santi, 100 years of peace making, A history of the International Peace Bureau and other international peace movement organisations and networks.