Wangari Maathai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wangari Maathai
Nobel-premiito
Persona informo
Wangari Maathai
Naskonomo Wangarĩ Muta
Naskiĝo 1-an de aprilo 1940 (1940-04-01)
en Nyeri
Morto 25-an de septembro 2011 (2011-09-25) (71-jaraĝa)
en Najrobio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ovaria kancero vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Kikujoj vd
Lingvoj anglasvahilakikuja vd
Loĝloko Mairena del Aljarafe vd
Ŝtataneco Kenja KolonioKenjo vd
Alma mater Loreto High School, Limuru • Benedictine College • Universitato de PicburgoUniversitato de GießenMunkena universitatoUniversitato de Najrobio vd
Partio Mazingira Green Party of Kenya vd
Familio
Edz(in)o Mwangi Maathai vd
Infanoj Wanjira Mathai vd
Profesio
Okupo biologoinstruistobestokuracistopolitikisto • mediprotektulo • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

D-rino Wangari Muta Maathai [ŭangARi MUta ma:TAJ] naskiĝis la 1-an de aprilo 1940 en la vilaĝo Ihito (distrikto de Nyeri en Kenjo) kaj mortis la 25-an de septembro 2011 en Nairobi. Ŝi estis kenja media kaj politika aktivulino. En 2004 ŝi estis la unua virino el Afriko, al kiu oni donis la Nobel-Premion pri Paco pro ŝia kontribuo al pli bona medio, demokratio kaj paco. Ŝi estis ankaŭ la unua virino de la meza kaj orienta Afriko kiu doktoriĝis en la universitato en Afriko. Ŝi batalis por demokratio en Kenjo kaj kun multaj virinoj replantis interalie praarbaron kiun bruligis la brita armeo dum kontraŭkolonia batalo (por pli facile mortigi la ribelulojn).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj formado[redakti | redakti fonton]

Wangari Muta naskiĝis la 1-an de aprilo 1940 en la malgranda vilaĝo Ihithe proksime al Nyeri ĉefurbo de monta provinco en centra Kenjo. La gepatroj estis kamparanoj apartenantaj al la kikujoj kaj vivis de terkulturado kaj bredado de kaproj kaj ŝafoj. En 1943 la familio translokiĝis al vilaĝo proksime al Nakuru en la Granda Rifto, kie la patro laboris en la bieno de angla koloniisto. En 1947 Wangari kun sia patrino, kiu estis unu el la kvar edzinoj de la patro (tiam en la komunumo de kikujoj estis kutima la poligamio) kaj la gefratoj revenis al Ihithe. Tie ŝi akiris bazajn konojn en la elementa lernejo kaj la patrino profundigis ŝian amon por la naturo.

Dekunujaraĝa Wangari iris al gimnazio en la internulejo Sankta Cecilio en katolika misio de Nyeri, kie ŝi estis instruata de monaĥinoj. Dum tiu periodo en Kenjo okazis la ribelo Mau Mau kontraŭ la brita kolonia registaro. En 1956 Wangari sukcese trapasis la finan ekzamenon en la gimnazio kaj povis daŭrigi siajn studojn en la katolika instituto Loreto-Limuru situanta proksime al Nairobi. Tie ŝi havis bonegan instruistinon pri kemio, kiu plialtigis ŝian amon por naturaj sciencoj. En 1959 ŝi diplomiĝis kun la plej alta noto kaj bonŝance en tiu jaro la fondaĵo Joseph P. Kennedy donis al kelkaj afrikaj studentoj stipendion por studi en usona universitato. Wangari estis inter la gajnintoj kaj en 1960 komencis studadon de biologio en la kolegio Mount St. Scholastica en Atchison (Kansaso) kaj daŭrigis ĝin en la Universitato de Picburgo. Tie ŝi majstriĝis en 1965.

En la jaro 1963 Kenjo akiris sian sendependecon de la brita imperio. Sekve la britaj fakuloj forlasis la landon kaj bone instruitaj kenjanoj estis bezonataj por multaj postenoj. Al Wangari estis ofertita posteno kiel asistanto en la zoologia fakultato de la Universitato de Najrobio. Sed kiam ŝi revenis al Kenjo je la komenco de 1966, por komenci sian laboron, la profesoro ne volis dungi ŝin. Plejverŝajne ĉar ŝi ne apartenis al lia etno kaj ĉar ŝi estis ina. Ŝi devis serĉi laboron dum pluraj monatoj kaj fine trovis postenon kiel asistanto de la germana profesoro Reinhold Hofmann en la veterinara fakultato de la Universitato de Najrobio. Tie ŝi doktoriĝis en 1971 kaj en 1977 ŝi iĝis profesoro de veterinara anatomio. Ŝi estis la unua kenja virino en tia pozicio.

Geedzeco kaj familio[redakti | redakti fonton]

En 1969 Wangari edziĝis kun Mwangi Mathai kaj en la sekvantaj jaroj ŝi naskis tri gefilojn. En 1974 Mwangi estis elektita kiel deputito al la nacia parlamento. En 1977 li forlasis sian edzinon kaj la familion. Li volis divorci sed Wangari ne kunsentis kaj en 1979 la afero finiĝis en tribunalo. Tie Mwangi grave akuzis sian edzinon kaj fine la geedzeco estis rompita. Post la procezo Wangari en intervjuo asertis ke nur koruptita kaj nekompetenta juĝisto povis esprimi tian juĝon. Pro tiu aserto ŝi estis enkarcerigita dum kelkaj tagoj. Sekvis malfacila periodo por Wangari kaj la gefiloj kaj fine, pro ekonomiaj kialoj, ŝi estis devigita lasi la gefilojn al la patro dum kelkaj jaroj.

Mediprotektado kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la sepdekaj jaroj Wangari okupiĝis pri mediprotektado kaj kunlaboris en diversaj organizaĵoj. Ŝi konvinkiĝis pri la graveco de la arbaroj kaj pri la neceso planti novajn arbojn en la areoj senarbigitaj. En 1977 kun la helpo de la Nacia konsilio de Kenjaj Virinoj (National Council of Women of Kenia NCWK) ŝi fondis la Movadon Verda Zono (Green belt movement GBM) por respondi al la bezonoj de kamparaj kenjaj virinoj kiuj raportis ke iliaj riveretoj sekiĝis, ilia manĝprovizado estis malpli sekura kaj ili devis marŝi pli kaj pli por akiri brullignon. La organizaĵo kuraĝigis kaj daŭre kuraĝigas la virinojn labori kune kreskante plantidojn kaj plantante arbojn por solidigi la grundon, reteni pluvakvon, pliigi nutraĵon kaj brullignon kaj ricevi malgrandan monan signon por ilia laboro.

En 1980 Wangari estis elektita kiel direktorino de NCWK kaj en 1982 ŝi volis kandidatiĝi en la balotoj por la kenja parlamento. Por fari tion ŝi estis devigita demisii de sia laboro en la universitato. Ŝi konsciis, ke tio estis risko, sed tamen ŝi demisiis kaj prezentis sian kandidatecon, kiu tamen ne estis akceptita pro dubaj kialoj. Fine ŝi ne povis partopreni en la balotoj kaj restis senlabora ĉar por ŝia posteno en la universitato estis jam dungita alia persono. Bonŝance en la sama jaro norvega societo pri arbaroj (Norwegian Forestry Society) intencis financi reforstumadon en Afriko. Tiel Wangari povis labori plentempe por la asocio Green belt movement. Dank' al diversaj internaciaj subvencioj ŝi povis fari tion ankaŭ en la sekvantaj jaroj.

Dum 40 jaroj da aktivado, Wangari Maathai sukcesis planti kaj plantigi 40 milionojn da arboj, nur arboj laŭ la lokaj bezonoj, kaj arboj adaptitaj al grundo kaj obligante la instruantojn, paroli al la kamparaninoj, nur en unu el la dialektoj konataj de tiuj kamparaninoj. Ŝi laborigis 150 000 virinojn, pagante ilin. Ŝi ankaŭ agadis kontraŭ la rivalecon inter triboj. Kiam du aù tri triboj ekmalamikiĝis, ŝi petis ke ĉiu tribo donacu al siaj malamikoj junajn arbetojn, por planti ilin.

Wangari partoprenis al multaj publikaj agadoj por medikonservado kaj demokratiigo. Kvankam la agadoj estis ĉiam pacaj, ŝi estis plurfoje enkarcerigita dum la regado de la diktatoro Daniel arap Moi. Sed fine ŝi multe kontribuis al anstataŭigado de la diktatoro mem.

Post malsukceso en la parlamentaj balotoj de 1997 Wangari kaj aliaj fondis kenjan verdan partion (Mazingira Green Party). En 2002 ŝi estis elektita kiel parlamenta deputito. En 2004 ŝi ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro sia kontribuo al pli bona medio, demokratio kaj paco.

La 25-an de septembro 2011 Wangari Muta Maathai mortis en Nairobi sekve al kancera malsano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Wangari Muta Maathai, "Solo il vento mi piegherà", Milano, Sperling & Kupfer Editori, 2007 (itala traduko de la membiografio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Esperanto, angla, franca) La amikoj de Wangari Maathai Arkivigite je 2018-10-28 per la retarkivo Wayback Machine - (fr) : Les amis de Wangari Maathai Arkivigite je 2018-10-28 per la retarkivo Wayback Machine - (en) : Friends of Wangari Maathai

La Esperanta Naturamikaro pri Wangari Maathai

(angla, filmo en la originala versio kun substekto en Esperanto) Taking Root : The Vision of Wangari Maathai documentary Arkivigite je 2018-10-28 per la retarkivo Wayback Machine. La filmo estis sinkronigita en 12 lingvoj kaj krom en Esperanto ankaŭ ekzistas subtekstoj en la araba, bengala, ĉina, hispana, haitia, hindia, indonesia, svahila, portugala, rusa, vietnama.

Unu Infano Unu Arbo[rompita ligilo] por instigi al arboplantado.

(angla) Oficiala retejo : The Green Belt Movement and Wangari Maathai

(angla) Wangari Maathai en la Internacia Muzeo pri Virinoj

(angla) Seeds of change planting a path to peace (semoj de ŝanĝo - planti padon al paco)