Austen Chamberlain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Austen Chamberlain
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Secretary of State for Foreign and Commonwealth Affairs
Laszlo - The Rt. Hon. Sir Austen Chamberlain.jpg
Persona informo
Austen Chamberlain
Naskiĝo 16-an de oktobro 1863 (1863-10-16)
en Birmingham
Morto 16-an de marto 1937 (1937-03-16) (73-jara)
en Londono
Tombo East Finchley Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoTrinity CollegeRugby School [#]
Partio Konservativa Partio [#]
Subskribo Austen Chamberlain
Familio
Patro Joseph Chamberlain [#]
Patrino Harriet Kenrick [#]
Gefratoj Beatrice Chamberlain [#]
Edz(in)o Ivy Muriel Dundas [#]
Infanoj Joseph Chamberlain • Beatrice Chamberlain • Lawrence Chamberlain [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en Londono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Siro Joseph Austen CHAMBERLAIN (La ‏16-an de oktobro 1863 - La 17-an de marto 1937) estis brita politikisto, duonfrato de brita ĉefministro Neville Chamberlain kaj Nobel-premio pri paco (pro sia parto en la Traktatoj de Locarno).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Birmingham de Joseph Chamberlain, industriulo kaj politikisto, kiu estis la urbestro de Birmingham, brita parlamentano kaj ministro en ĝia registaro. Lia patrino, Harriet, mortis ĉe la naskiĝo de sia fratino Beatrica. Joseph poste geedziĝis kun la nevino de Harriet, Florenco, kaj naskis kvar aliajn infanojn, unu el kiu, Neville, iĝis ĉefministro de Britio en la jaro de la morto de Austen.

Kiel kandidato por politika kariero, Chamberlain estis edukita en Kembriĝo, poste sendita al naŭ monatoj da studado en la Instituto de Politika Scienco en Parizo, kie li lernis koni kaj aprezi francan kulturon kaj eĉ renkontiĝis kun altrangaj oficistoj kiel Georges Clemenceau. Jaron poste li estis sendita studi ĉe la Universitato de Berlino, kie li studis la germanan kaj renkontis Otto von Bismarck, sed ankaŭ estis prezentita al prusa-germana nacismo per studentoj, kiuj sekvis la instruojn de Heinrich von Treichka.

Austen Chamberlain ĉirkaŭ 1900

En 1888 li revenis al Britio kaj en 1892 estis elektita parlamentano nome de la partio de sia patro, la Liberala-Uniista Partio. Komence de sia kariero li estis en la ombro de sia patro sed elstaris memstare konstante. De 1895 ĝis 1900 li funkciis kiel la unua Lordo de la Admiraleco kaj en 1903 li oficis kiel financministro de Britio sub la ĉefministro Arthur James Balfour. Kiam lia patro demisiis en 1906, Chamberlain iĝis la fakta gvidanto de la partio, kiu suferis pezan malvenkon en la elekto. Kiam al li estis ofertita la gvidado de la Konservativa Partio en 1911, post la emeritiĝo de Balfour, Chamberlain rezignis al Andrew Bonar Law, ago kiu, kvankan fremdigante lin al gvida pozicio, tamen sukcesis fortigi la politikan aliancon inter la du partioj.

Kun la eksplodo de unua Mondmilito larĝa registaro de nacia unueco estis formita, en kiu li funkciis kiel Ministro de Hindio, unue sub Herbert Henry Asquith kaj tiam sub Lloyd George. En 1917, post la fiasko de la milito en Mezopotamio, en kiu li respondecis pri hindaj trupoj, Chamberlain eksiĝis. En aprilo 1918 li revenis al la posteno de senpostena ministro en la militkabineto kaj post la fino de la milito revenis al la posteno de financa ministro, en kiu li gvidis la restarigon de la ŝtata ekonomio post la milito. De 1921 ĝis 1922 li funkciis nelonge kiel estro de la Konservativa Partio, kiel Lordo de la Sigelo kaj kiel gvidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj (la liga ministro inter la kabineto kaj la ĉambro de reprezentantoj), sed ne gvidis ĝin al la elektoj.

De maldekstre dekstren, Gustav Strasman, Austen Chamberlain kaj Aristide Briand dum la intertraktadoj de Lokarno.

En 1924 li estis nomumita brita ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Stanley Baldwin. Lia ĉefa atingo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj estis lia sukceso konduki al la subskribo de la Interkonsentoj de Lokarno, kiuj estis diskutitaj en Lokarno, Svislando la 5-an ĝis la 16-an de oktobro 1925 kaj oficiale subskribitaj en Londono la 1-an de decembro. Li malfermis la vojon al diskutoj pri la interkonsentoj en sia parolado al la Ligo de Nacioj, en kiu li diris, ke diplomatiaj disputoj devas esti solvitaj "farante specialajn aranĝojn por plenumi specialajn bezonojn" [1]. Kune kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Gustav Strasman kaj sia franca samrangulo Aristide Briand, Baldŭin sukcesis okazigi fruktodonan konferencon, kiu rezultiĝis per serio da interkonsentoj, kiuj starigis germanajn limojn kaj mildigis streĉojn inter Germanio unuflanke kaj Francio kaj Belgio aliflanke en la Ruhr regiono, kaj garantiis stabileco al la britoj. Ankaŭ estis subskribitaj interkonsentoj, kiuj fortigis la defendajn kontraktojn de Pollando kaj Ĉe Czechoslovakio kun Francio. Chamberlain ricevis la Kavaliran Ordenon de la Gartero kaj li gajnis kune kun la usona Charles Dawes la Nobel-pacpremion kaj aperis ankaŭ la 30-an de novembro 1925 sur la kovrilpaĝo de Time Magazine. Briand kaj Strasman gajnis la premion jaron poste. La puŝo de la britoj al la interkonsentoj de Locarno devenis de la komenco de pacemiga politiko al Germanio, celante proksimigon inter Francio kaj Germanio, policio kiu igus la francojn kaj germanojn krei komunajn interesojn, kadre de tiuj Francio konsentis malfortigi sian subtenon al Pollando kaj Ĉeĥoslovakio, paŝo kiu alportos ilian konsenton transdoni la "germanaj" landojn ( Sudetio, La Pola Koridoro kaj Danzig) al Germanio pace kaj tiel konduki Eŭropon al stabila paco. Chamberlain demisiis en 1929. Krom mallonga ekspedicio reen en registaron kiel la unua Lordo de la maroj en la registaro Ramsey McDonald li ne plu revenis al la posteno de ministro. En 1935 li rekomendis Anthony Eden al la posteno de ministro pri eksterlandaj aferoj ofertita al si.

Male al siaj duonfrato, Chamberlain estis la unua publika figuro en Britio identigita de la minaco prezentita de Nazia Germanio kaj celis turni la batalon kontraŭ Hitlero la ĉefa politiko [2]. Jam la 10-an de aprilo 1933, malpli ol tri monatojn post kiam la nazioj ekregis, Chamberlain alvokis al Hitler ĉesigi la persekutadon de la judoj [3]. Li ankaŭ estis konsiderata kiel subtenanto de cionismon. Kune kun Leopold Amery kaj Winston Churchill, li mastrumis parlamentan kampanjon kontraŭ naziismo kaj kontraŭ paciĝo per politiko de cedoj kun Nazia Germanio.

Chamberlain mortis en la aĝo de 73 jaroj, dek semajnojn antaŭ ol lia duonfrato, Neville Chamberlain, kiu havis tre malsamajn opiniojn pri ekstera politiko, ekoficis kiel ĉefministro de Britio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Sir Austen Chamberlain Calls on Hitler to Halt His Private War on Jews