Saltu al enhavo

Stanley Baldwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanley Baldwin
Persona informo
Stanley Baldwin
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1867 (1867-08-03)
en Bewdley
Morto 14-an de decembro 1947 (1947-12-14) (80-jaraĝa)
en Bewdley
Tombo Worcester Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College
Universitato de Londono
Lernejo Harrow
Universitato de Birmingham
Hawtreys (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Konservativa Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Stanley Baldwin
Familio
Patro Alfred Baldwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Louisa Baldwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lucy Baldwin, Countess Baldwin of Bewdley (en) Traduki (1892–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Oliver Baldwin, 2nd Earl Baldwin of Bewdley (en) Traduki, Lady Leonora Stanley Baldwin (en) Traduki, Lady Pamela Margaret Baldwin (en) Traduki, Lady Diana Lucy Baldwin (en) Traduki, Arthur Baldwin, 3rd Earl Baldwin of Bewdley (en) Traduki, Lady Esther Louisa Baldwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Catherine Pullein (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanley BALDWIN, 1a Grafo Baldwin de Bewdley, PC FRS[1] (3a Aŭgusto 1867 - 14a Decembro 1947) estis brita konservativa politikisto kiu hegemoniis ĉe la registaro en sia lando inter la du mondmilitoj. Li estis trifoje ĉefministro, kaj tiele li estis la ununura kiu servis sub tri monarkoj (nome Georgo la 5-a, Eduardo la 8-a kaj Georgo la 6-a).

Baldwin unuafoje eniris en la Ĉambro de Komunuloj en 1908 kiel Membro de la Parlamento por Bewdley, kaj tenis registaran postenon en la koalicio ministeria de David Lloyd George. En 1922, Baldwin estis unu el ĉefaj partoprenantoj en la retiriĝo de konservativa elteno for el Lloyd George kaj iĝis pritrezora ministro en la registaro de Bonar Law. Post ties rezigno pro santialoj en majo de 1923, Baldwin iĝis ĉefministro kaj estro de la Konservisma Partio. Li kunvokis ĝeneralan elektadon de 1923 kaj pro la afero de tarifoj pedis la konservativan majoritaton, post kio Ramsay MacDonald formis minoritatan laboristan registaron.

Post venki en la ĝenerala elektado de 1924, Baldwin formis sian duan registaron, kun gravaj figuroj kiaj Siro Austen Chamberlain (eksteraj aferoj), Winston Churchill (trezoro) kaj Neville Chamberlain (sansistemo). Tiu registaro ankaŭ suferis Ĝeneralan Strikon en 1926 kaj en 1927 konfliktoj ĉar oni klopodis limigi la povojn de la sindikatoj, kvankam Baldwin subtenis laboristajn politikistojn ĉe Westminster formante minoritatajn registarojn. Baldwin malvenkis ĉe la ĝenerala elektado de 1929 kaj lia konstanta estreco suferis kritikojn fare de la gazetestroj Rothermere kaj Beaverbrook.

En 1931, la laborista ĉefministro Ramsay MacDonald formis nacian registaron, plej el kies ministroj estis konservativuloj kaj kiu ricevis enorman majoritaton en la ĝenerala elektado de 1931. Kiel Lordo Prezidento de la Konsilantaro, Baldwin zorgis pri multaj el la ĉefministraj taskoj pro sanproblemoj de MacDonald. Tiu registaro aprobis pliigantan memregadon por Hindio, kion kontraŭis Churchill kaj ankaŭ multaj bazaj konservativuloj. Kiel partiestro li faris rimarkindajn plinovigojn, kiaj lerta uzado de radio kaj filmoj kio faris lin tre videbla al la publiko kaj plifortigis la konservativan alvokon.

En 1935, Baldwin anstataŭis MacDonald kiel ĉefministro de la Nacia Registaro, kaj vekis en la ĝenerala elektado de 1935 per alia granda majoritato. Dum tiu epoko, li vidis la re-armigan procezon de la brita armeo same kiel la abdiko de Eduardo la 8-a. La tria registaro de Baldwin vidis nombrajn krizojn ĉe eksteraj aferoj, kiaj la publika kontraŭstaro al la Traktato Hoare-Laval, la reokupado fare de Hitler de Rejnlando kaj la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito.

Baldwin retiriĝis en 1937 kaj estis sukcedita de Neville Chamberlain. Tiam li estis konsiderite populara kaj sukcesa ĉefministro,[2] sed ĉe la fina jardeko de sia vivo, kaj dum multaj jaroj poste, li estis aĉigita kiel respondeco de alta sendungeco en la 1930-aj jaroj kaj kiel unu el la "kulpuloj" kiuj klopodis plipacigi Adolf Hitler kaj kiuj – supozeble – ne rearmiĝis sufiĉe por prepariĝi por la Dua Mondmilito.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. doi 10.1098/rsbm.1948.0015
  2. "Unthinkable? Historically accurate films", The Guardian, 29a Januaro 2011.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Baldwin, Stanley. Service of Our Lives: Last Speeches as Prime Minister (London: National Book Association, Hutchinson & Co., 1937). viii, 167 p. N.B.: The dates of the speeches included are from between 12 Dec. 1935 to 18 May 1937.
  • Ball, Stuart. "Baldwin, Stanley, first Earl Baldwin of Bewdley (1867–1947)", Oxford Dictionary of National Biography 2004; online edn, Jan 2011 COI:10.1093/ref:odnb/30550 a short scholarly biography
  • Bassett, Reginald/ "Telling the truth to the people: the myth of the Baldwin 'confession'," Cambridge Journal, II (1948), pp. 84–95.
  • Cowling, Maurice. The Impact of Labour. 1920–1924. The Beginnings of Modern British Politics (Cambridge University Press, 1971).
  • Cowling, Maurice. The Impact of Hitler. British Politics and British Policy, 1933–1940 (University of Chicago Press, 1977).
  • Hyde, H. Montgomery. Baldwin: The Unexpected Prime Minister (1973); 616pp; Jenkins calls it the best biography
  • Jenkins, Roy. Baldwin (1987)
  • Malament, Barbara C. 'Baldwin Re-restored?', The Journal of Modern History, (Mar. 1972), 44#1 pp. 87–96. in JSTOR
  • Mowat, C. L. 'Baldwin Restored?', The Journal of Modern History, (June. 1955) 27#2 pp. 169–174. in JSTOR
  • Middlemas, Keith, and John Barnes, Baldwin: A Biography (Weidenfeld and Nicolson, 1969); 1100 pp of details
  • Rowse, A. L. 'Reflections on Lord Baldwin', Political Quarterly, XII (1941), pp. 305–17. Reprinted in Rowse, End of an Epoch (1947).
  • Taylor, A. J. P. English History, 1914–1945 (Oxford University Press, 1990).
  • Taylor, Andrew J. "Stanley Baldwin, Heresthetics and the Realignment of British Politics," British Journal of Political Science, (July 2005), 35#3 pp 429–463, Baldwin polarized politics with Labour, squeezing out the Liberals
  • Williamson, Philip. Stanley Baldwin. Conservative Leadership and National Values (Cambridge University Press, 1999).
  • Williamson, Philip. "Baldwin's Reputation: Politics and History, 1937-1967," Historical Journal (Mar 2004) 47#1 pp 127–168 in JSTOR
  • Williamson, Philip. "'Safety First': Baldwin, the Conservative Party, and the 1929 General Election," Historical Journal, (June 1982) 25#2 pp 385–409 in JSTOR

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]