Eklezio de Anglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eklezio de Anglio
emblemo
ŝtata eklezio • Episkopanismo • konfesio
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Church House
Ĉefestro(j) Karlo la 3-a vd
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj • Porvoo Communion vd
Posedatoj Katedralo de Wells • All Saints Church, Howick • Fulham Palace vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Eklezio de Anglio
Katedralo de Canterbury
Orientiĝo Anglikanismo
Gvidanto Karlo la 3-a (Britio)
Estro Justin Welby
Geografiaj lokoj Anglio, Manksinsulo, Manikinsuloj, Ĝibraltaro, etc.
Apartigita de Romkatolika Eklezio
vdr

La Eklezio de Anglio estas la unua anglikana eklezio, kiu sendependiĝis (politike) de Romo en la 16-a jarcento dum la reĝeco de Henriko la 8-a. La klerikaro, tamen, estis la sama, kaj antaŭ la politika "sendependiĝo" kaj poste, do la anglikanoj kredas ke oni ĝis nun havas ankoraŭ la apostolan posteulecon.

Ĝi ankoraŭ estas la oficiala eklezio en Anglio, do la reĝino ankoraŭ havas la povon elekti la episkopojn (kiun ŝi ne povas en la aliaj anglikanaj eklezioj). Sed la Eklezio de Anglio ne plu estas la sola laŭleĝa eklezio en Anglio eĉ ekde la 19-a jarcento.

La Ĉefepiskopo de Canterbury estas la unua episkopo, ne sole de la Eklezio de Anglio, sed ankaŭ de ĉiuj anglikanaj eklezioj.