Katedralo de Wells

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
la okcidenta fasado, finkonstruita proksimume 1260, kun siaj preskaŭ 300 mezepokaj statuoj

La Katedralo de Wells, (angle The Cathedral Church of St Andrew),[1] estas katedralo en la urbo Wells, situanta je Somerset en Anglujo. Konstruita laŭ angla frugotiko, ĝi estas sidejo de la episkopo de Bath kaj Wells.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Plano de la katedralo de Wells, sen klostro (kvankam la prezentanta la ĝeneralan aranĝon, la plano laŭdetale ne estas fidinda; ekzemple la alirejo al la kapitulejo estas malĝusta)

La komencon de gotika konstruarto en Anglujo ĝenerale oni supozas per la orienta finkonstruo de la katedralo de Canterbury en 1175, la vere angla gotiko tamen, la angla frugotiko, komenciĝis en 1180 per la konstruo de la katedralo de Wells kaj en 1192 per la katedralo de Lincoln.

La katedralo de Wells estas la plej frua gotika preĝejo, kiu komplete estas ekipita per pintarkoj. Ĝi estas krom la katedralo de Salisbury la ĉefverko de angla frugotiko, entenas tamen ankaŭ konstrupartojn el alt- kaj malfru-gotika epoko. La tuta instalaĵoj bonege konserviĝis kaj prezentas entute „unu el la plej perfektaj bildoj de la tuta eŭropa mezepoko“[2]

La vorto „Wells“ signifas „fontoj“, kaj konforme al tio la katedralo staras en akvoriĉa pejzaĝo. Onidire reĝino Ina de Wessex fondis jam je la komenco de la 8-a jarcento preĝejon konsekratan al Sankta Andreo.

La episkopejo Somerset estis fondata en la jaro 909. Dum la 12-a jarcento ĝi estis pretertempe transmetita al Bath. Nur episkopo Roberto de Lewes denove faris la urbon de Wells sia sidejo. Ekde nun la kanonikoj de Wells kaj Bath kune elektis la episkopon. Kvankam Henriko la 8-a malfondis la abatejon de Bath en 1543, la episkopo tamen plue sin nomis kiel „de Bath kaj Wells“.[3]

Loko kaj aspekto de la konstruaĵo antaŭinta la gotikan katedralon estas ĝis nun nekonataj. Ĉiukaze la gotika novkonstruaĵo ne orientiĝis laŭ ĝi, do ĝi estis planebla sen antaŭaj kondiĉoj. La konstradon de la nova ensemblo sub episkopo Reĝinaldo de Bohun (mortinta en 1191) komenciĝis en la finiĝanta 12-a jarcento (inter 1186 kaj 1191). La unua laŭnome konata arĥitekto en Wells estis Adam Lock; li mortis en 1229, kaj Thomas Norrey fariĝis lia posteulo. Oni komencis konstrui la tri okcidentajn naverojn de la trinava ĥorejo, la trinavan transversan navon, la navokruciĝon kaj la orientan naveron de la laŭlonga navo. Sub episkopo Jocelino Trotman (1206–1242) - unu el la subskribintoj de la Magna Carta - la laŭlonga domo estis finkonstruata kaj konsekrata inter 1220 kaj 1239.La rangon de „katedralo“ Wells ricevis nur en 1245.

La planstrukturo konsistas el pintarkaj arkaĵoj sur riĉe strukturita krucoformaj pilastroj kun 24 antaŭmetitaj faskokolonoj, kiuj pokaze estas ordigitaj triope. Per tio la apogiloj aperas tre masivaj. La triforio aspektas kiel longa bendo de identaj pintarkaj serioj. Ĝin superas la fenestrozono kun profunda koridoro kaj du tre ekstere situantaj fenestroj en ĉiu navero. La volbaj faskokolonoj apogiĝas inter la triforiaj arkoj sur konzoloj, tiel ke entute ekestas forta horizonta efiko. La volbo ne plu estas sesparta, sed kvarparta.

La laŭlonga navaro havas kun siaj dek naveroj longecon da 113 metroj. Tamen la ĥorejo kun siaj ses naveroj kaj sia propra transversa navo estas proksimume same granda. La ekzisto de du transversaj navaroj estas distingilo de anglaj konstruaĵoj. La motivo verŝajne devenas de la abatopreĝejo de Cluny en Burgonjo.[4]

Okcidenta fasado[redakti | redakti fonton]

Okcidenta fasado kun figuroj

La malsupraj partoj de la okcidenta fasado el griza sabloŝtono estis starigata kiel lasta parto de la frugotika novkonstruaĵo inter 1220 kaj 1240. Tiu larĝas 49 metrojn kaj laŭas tiel similajn principojn akcentantajn la horizontalon kiel la laŭlonga navaro. Ĝi havas du malaltajn turojn, kiuj efikas kiel detranĉitaj, kaj tre malgrandajn portalojn ene de tro alta domosoklo.

„En Wells la angla prefero por fasadoj, kiuj prezentas kiel grandaj kadromuroj aŭ retabloj la skulpturojn, trovis sian plej grandiozan realiĝon.“.[5] La kontraŭfortaj pilastroj prezentas je la ĉefa etaĝo gravan figuran plastikon en du figuroniĉoj starantaj unu super la alia. La tuta fasado estis ekipita per entute 176 figuroj, la plej „riĉa kaj bela figurociklo de la angla gotiko“.[2] El tiuj ĉi konserviĝis 127 grandaj figuroj. Mankas tamen nun la kolorigo kaj la orumaĵoj. Konserviĝas ankoraŭ kuglaj postsignoj, kiuj deduktigas bildneniigajn agadojn de reformaciaj fanatikuloj. En la literaturo la nombro de la fasadaj figuroj svingiĝas, depende de tio, ekde kiu grando ili estis konsiderataj kiel nombrindaj. Ekzistas ankaŭ indikoj pri origine 400 figuroj.

La turoj ne staras kiel sur la kontinento super flanknavaj naveroj, sed flanke apud la laŭlonga navaro. Tiuforme ili verŝajne ne estis intencataj, sed ili restis nefinitaj. Dum la pli malfruaj konstrulaboroj oni anstataŭe decidiĝis starigi grandegan navkrucoturon.

La supra etaĝo de la suda turo estis konstruata inter 1367 kaj 1386 sub direktado de arĥitekto William Wynford. Li estis unu el la ĉefaj arĥitektoj siatempaj, konstruigante krom tio por la reĝo en Windsor, ĉe la Nova Kolegio en Oksfordo kaj ĉe la katedralo de Winchester.

La konstruo de la norda fasadoturo sekvis inter 1407 kaj 1427 sub episkopo Stafford (1425–43), ankaŭ laŭ planoj de Wynford. Stafford estis transpreninta de sia antaŭulo Bubwith testamentan disponigon, kiu donis al li financan liberecon. Bubwith estas reprezentata per sia blazono sur ĉi tiu turo, al kiu origine ankaŭ apartenis figuro.

Entute oni finkonstruis la fasadon kun sia giganta figuraro ĝis vaste en la dua duono de la 13-a jarcento. Post tio la kapitulo decidiĝis, fari same kiel laŭ la modeloj de Westminster, Salisbury kaj Lincoln, konstruonte kapitulejon.

Kapitulejo[redakti | redakti fonton]

Kapitulejo de la katedralo

La kapitulejo estas alirebla ekde la norda ĥoreja flanknavo trans fama, ofte fotita, arteme farita ŝtuparo. Ĝi estas – laŭ la tradicio – okangula kaj esceptokaze duetaĝa. La malsupra etaĝo estas kriptece maldelikate konstruita kaj servis kiel trezorejo. Ĝi estis finkonstruata en 1319. La centra pilastro estas ĉirkaŭata de 16 subtilaj faskokolonoj el nigra marmoro de Purbeck, super ili leviĝas ventumilece 32 ripoj. De ĉiu plurangulero disradias 11 ripoj, tiel ke la malgranda ĉambro estas supervolbita per 44 ripoparoj, ok radiaj ripoj kaj vertoripo ĉirkaŭiranta en la okangulo.

Retroĥorejo[redakti | redakti fonton]

La retroĥorejo ekestis inter 1320 kaj 1363. El la sama tempo devenas la novkonstruaĵo de la tri orientĥorejaj naveroj kaj la supra etaĝo de ĝiaj okcidentaj naveroj. La fenestroj prezentas kaj geometrian ĉelforman (proksimume 1325) kaj flamgotikan (proksimume 1360) ornamriparon , kiu ekde proksimume 1370 transiris al Francujo kaj tie konatiĝis kiel „style flamboyant“, superreganta ekde proksimume 1400 la tutan kontinenton.

La plilarĝigo de la ĥorejo fariĝis necesa, ĉar la pilgrima alfluo estis treege kreskinta. Wells intertempe havis propran „sanktulon“. En 1302 episkopo Vilhelmo de Marchia estis mortinta. Post lia „sanktula“ vivo la loka adoro rapide estis kreskinta. En 1318 la pilgrimaj donacoj ĉe lia tombo estis jam grava enspezofonto de la abatejo. Tiu ĉi klopodis en 1324, ke la papo agnosku Vilhelmon kiel „sanktulo“. Tiu ja rifuzis, tamen la loka sanktulokulto pludaŭris. La enspezoj estis investataj en la plibonigo de la navkrucoturo kaj antaŭ ĉio en la elkonstruon de la ĥorejo.

Navokruciĝo[redakti | redakti fonton]

La navkrucoturo
Tondilecaj arkoj de la laŭlonga navaro

Origine oni ne planis navkrucoturon por la katedralo de Wells. Tiun ĉi starigis nur inter 1315 kaj 1322 arĥitekto Thomas de Witney sub episkopo John Drokensford. Laŭ modelo de la katedralo de Salisbury komence ĝi havis altan pintpiramidan tegmenton, kiu tamen 1439 viktimiĝis de brulego kaj ne plu estis renovigata.

Baldaŭ oni konstatis, ke la maso de la turo kaŭzis malleviĝon de la grundo, kio nesecigis stabiligajn rimedojn. Tio rezultigis proksimume 1338 al la konstruo de la famaj tondilecaj arkoj („scissor arches“), kiujn oni ĝenerale atribuas al arĥitekto William Joy, kiu aktivis ekde 1329 en Wells.[6] Tamen la fonta situacio ne estas unusenca, kaj nur por la jaroj 1354 kaj 1356 ekzistas informoj pri la instalado de la famaj arkoj,[7] kio eligus Ĝojon kiel respondecan arĥitekton.

La tondilecaj arkoj, unikaj en la tuta arĥitektura historio, estas plifortikigo de la navokruciĝaj arkoj per forte profilaj strukturoj, kiuj estas enmetitaj sub tri el la navkrucaj arkoj kaj limigas vide la laŭlongan navaron same kiel la du alojn de la flanknavoj disde la navokruciĝo. Nur la orienta flanko direkten al ĥorejo ne havas tondilecan arkon.

Ilustre tondileca arko estas priskribebla kiel interpenetraj S-kurboj aŭ kiel unu renversita pintarko sur alia rekte staranta. Krom tio ĝi estas eble intenca aludo al la kruco de apostolo Andreo, al kiu la preĝejo estas konsekrita.[8] La apogrimedoj kreas klare separitan spacostrukturon, tamen karakterizita de komplikaj travidaĵoj. La plej grava tondileca arko de la laŭlonga navo alprenas la liniojn de la murstrukturo kaj koncentrigas ilin en la krucopunkto ambaŭflanke akompanata de vertikale elipsaj fenestroj.[9]

Modernaj eksperimentoj sugestas, ke la tondilecaj arkoj de Wells estis superfluaj por apoga funkcio kaj la malpli okulfrapaj rimedoj de kontraŭfortaj arkoj en la vandoj de la fenestrozono estus sufiĉintaj;[10] tio tamen por la historia evoluo ne havas gravecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England. 7-a eldono. B. T. Batsford, Londono 1948.
  • Jon Cannon: Cathedral. The great English cathedrals and the world that made them, 600-1540. Londono 2007.
  • L. S. Colchester (eldoninto): Wells cathedral. A history. Shepton Mallet 1982.
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Freiburg/ Bazelo/ Vieno 1984, ISBN 3-451-19403-1, S. 544.
  • John Shannon Hendrix: The Splendour of English Gothic Architecture. Parkstone, Londono 2013, ASIN B016XN18EO
  • Martin Hürlimann: Englische Kathedralen. Zuriko 1948, p. 28–30
  • Peter Sager: Süd-England. (DuMont Kunst-Reiseführer). 8-a eldono. Kolonjo 1985, ISBN 3-7701-0744-6, S. 251.
  • Werner Schäfke: Englische Kathedralen. Eine Reise zu den Höhepunkten englischer Architektur von 1066 bis heute. (DuMont Kunst-Reiseführer). Kolonjo 1983, ISBN 3-7701-1313-6, p. 172
  • Otto von Simson: Das Mittelalter II (= Propyläen-Kunstgeschichte, Band 6). Frankfurto ĉe Majno/ Berlino 1990, pj. 159–160
  • Wim Swaan: Die großen Kathedralen. Kolonjo 1969, p. 188.
  • Leonie von Wilckens: Grundriß der abendländischen Kunstgeschichte. Stutgarto 1981, ISBN 3-520-37301-7, pj. 134, 136.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England. p. 92.
  2. 2,0 2,1 Hürlimann, p. 28.
  3. Schäfke, p. 173.
  4. Erlande-Brandenburg, o. 544.
  5. Swaan, p. 188.
  6. Bissell, 2013.
  7. Schäfke, p. 177.
  8. Swaan, p. 193.
  9. Priskribo laŭ Bissell, 2013.
  10. Schäfke, p. 178.
51.209722222222-2.6433333333333