Triforio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Triforio de la katedralo de Canterbury priskribita de Gervasius
Arkakaĵozono, tralumata triforio kaj fenestrozono en la baziliko Sankta Denizo.
Vera triforio enla novgotika preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Bern

Triforio estas koridoro en la alta muro de malfruromanikaj, ĉefe tamen de gotikaj bazilikoj, kiu malfermiĝas nur direkten al navo. Ĝi formas mezan etaĝon inter la arkaĵoj en la teretaĝo kaj la fenestrozono de la meznavo. Se la triforio ne estas konstruita kiel koridoro, sed nur kamufla masonaĵo kiel murstruktura elemento, oni diras blinda triforioŝajntriforio.

Vorta signifo[redakti | redakti fonton]

La ofte asertita dedukto de la termino de latine tri- (tri-) kaj foris (pordo, malfermaĵo) laŭ la senco „triopa malfermaĵo“ eble estas majĝusta, ĉar la unua uzado de triforium en la raporto de la mezepoka monaĥo Gervasius pri la rekonstruo de la katedralo de Canterbury el la jaro 1185[1] rilatas kun koridoro sen triopaj malfermaĵoj. Pro tio estas supozata kiel pli verŝajna dekukto de la mezepoka latinangla termino por „trarompitaj“ artmetiaĵoj[2] aŭ ekesto kiel anglolatina novvorto thoroughfarum („trairejo“)[3]. Alia dedukto verŝajna estas la deveno de la latina transforare = „trabori“, tiel ke transforatum signifas „traboraĵo“ kaj plivastasence „malfermaĵo“[4] [5] Kiel ajn, la nuntempa uzado de la termino ne ligiĝas al la ekziston de tri m alfermaĵoj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Triforio estas esence stila elemento, kies origino konsistas en tio, ke komence malantaŭ tiu troviĝis la tendtegmentoj de la flankaj navoj, tiel ke la fenestroj de la fenestrozono ne etendiĝas ĝis sur la arkaĵojn. Ĝi evitas, ke pro tio ekestas nestrukturita faco, kaj servas tiel al plastika pliriĉigo, malpli al praktika celo (funkcio kiel koridoro).

Historio[redakti | redakti fonton]

Grava antaŭŝtupo de la triforio ekestis proksimume 1140 en la katedralo de Sens (Francujo). Unuan fojon la vera triforio aperis verŝajne en la katedralo de Noyon (Francujo) proksimume 1150 – tamen en kvarparta murskemo karakteriza por frua gotika arĥitekturo (Soissons, Laon k.a.). Ekde la konstruokomenco de la nova laŭlonga navo de la katedralo de Chartres post la jaro 1190 ĉe preskaŭ aliaj katedralaj novkonstruaĵoj la klasika triparta murstrukturo el arkadozono, triforio kaj fenestrozono de la gotiko superregis.

Dum la pluevoluigo de la gotika arĥitekturo oni inventis aliajn tegmentoformojn por la flanka navo, por eviti ĉian ajn senfenestran murozonon. Aŭ la flanknavo ricevis gablotegmenton aŭ ĉiu navero de la resp. navera paro je duoblaj flanknavoj apartan kapoton kiel groptegmento. Tiel oni povis ekipi la triforion per fenestroj, kaj la preskaŭ kompleta murfaco estis tralumata. Per tio la triforio ja perdis sian veran funkcion, sed konserviĝis ankoraŭ longan tempon. En kelkaj malfrugotikaj preĝejoj ĝi tamen komplete malaperis; la supera fenestrozono tiukaze estis plilongigata malsupren, tiel ke la klasika triparta murskemo de la gotiko de nun estis reduktata al duparta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gervasius tekstas pri la antaŭa romanika preĝejo: ... supra quem murum via erat quae triforium appelatur. („supre de ĉi tiu muro estis vojo, nomata triforio“). Pri la novkonstruaĵo ankoraŭ nun ekzista (konstruita ekde 1175) li raportas pri la faroj de la arĥitekto: „... triforium inferius multis intexuit columpnis marmoreis. Super quod triforium aliud quoque ex alia materia et fenestras superiores aptavit. (En la pli malsupran triforion li enigis multajn marmorajn kolonojn. Super ĉi tiun li metis alian triforion el alia materialo kaj la pli suprajn fenestrojn.“) Gervasius von Canterbury: Tractatus de combustione et reparatione Cantuariensis ecclesiae, eldonita de W. Stubbs, Londono 1879. Online bei Gallica
  2. Ducange, Glossarium, kapvorto "Triforium" (reta eldono de 'Ecole nationale des chartes')
  3. Vgl. Wikipedia (englisch): Triforium
  4. Kapvorto transforato en de.pons.com
  5. Komparu (hispane): Triforio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]