Kontraŭforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sekcaĵo tra la laŭlonga navo de la katedralo de Reims: Supre de la flanknavoj du apogarkoj unu super la alia alprenas la ŝovon de la meznava volbo kaj kondukas ĝin sur la apogpilastrojn en la eksteraj muroj
Kontraŭforto ĉe la laŭlonga navo de la katedralo de Chartres
Kontraŭforto ĉe la laŭlonga navo de la katedralo de Reims
Gargojloj kaj apogarkoj en la kontraŭforto de la katedralo de Amiens
Kontraŭforto ĉe la suda muro de la baziliko Sankta Martino en Landshut
Ŝtupigita apogmuro ĉe la Sireköpinge kyrka

Kontraŭforto estas centra konstrua kaj forma elemento de gotika katedralo.[1] Ĝi konsistas el apogpilastroj kaj eventuale apogarkoj. La konstruo de kontraŭforto celis forkonduki la volban ŝovoforton kaj la ventŝarĝon de la meza navo de Baziliko kaj de la ĥorejo ĉe la ĥorĉirkaŭirejo.

La kontraŭforto estas krom krucoripa volbo kaj pintarko unu el la tri popularaj stilaj distingiloj de gotikaj preĝejoj. Nuntempe oni klarigas ĝian ekeston aparte per la evoluo de la interno, kiu signifis la anstataŭadon de masivaj muraj per tralumbeblaj fenestraj facoj.

La 12-a jarcento de la nordfranca frua gotiko estas rigardebla kiel tiu de la elprovado de la konstruteĥniko. Esence temas pri tio, kiel eble plej bone arĥitekto povas agi kontraŭ la volbopremo sur la altajn navomurojn je kreska altpremo de la spaca interno. [...] La specife gotika solvo estas, ke ĉiuj apogaj punktoj por la muro estas metitaj eksteren, [...] La teĥnika aparato, kiun la gotiko malvolvis por tio, nomiĝas <kontraŭforto>. [...] La historio de la malferma apogarko klare instruas, ke unue la ideo de la gotika spacinterno al si atingis respekton, nur poste estis konsultata la konstruteĥniko, por doni al la katedrala halo la necesan materialan stabilecon ekde ekstere.[2]

El la „necesa materiala stabileco“ evoluis en la 13-a jarcento variaj artaj elformaĵoj. Ekestis spaciostrukturo, kiu „ kundifinas la efikon de la ekstera konstruo de la katedralo“[2], kiu „ĉirkaŭmantelas la kernan konstruaĵon kiel travidebla kovro.“[3]

Laŭ Francisko Azorín Forto estas Ĉiu kaŭzo kapabla ŝanĝi la movan staton de korpo.[4] Li indikas etimologion el latina fortia (forto),[5] kaj li aldonas teknikajn terminojn kia kontraŭforto por forto kontraŭstaranta alian; pilastro, masonaĵo starigita kontraŭ puŝon de alia konstruelemento.[6]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La malferma kontraŭforta ŝtona trabaro kun apogarkoj libere streĉitaj super la flanknavoj estis evoluanta en gotika arĥitekturo paŝo post paŝon kaj laŭgrade elformiĝis. Por forkonduki volban ŝovon kaj ventan ŝarĝon sur la apogpilastrojn enigitajn en la ekesteraj muroj, oni komence starigis transversajn murojn supre de la bendarkoj de la flanknavaj volboj, ekzemple en la katedralo de Durham.[1] Tiuj ĉi restis nevideblaj sub ties tendtegmentoj. En la 12-a jarcento ankaŭ la volboj de la flanknavaj galerioj utilis por la apogo de la meznavo.[1]

Malferma kontraŭforto kun videblaj apogarkoj supre de la tegmenta faco evoluis ekde 1160/1170 ĉe la ĥorĉirkaŭirejoj en la Normanujo kaj en Francilio (Saint-Germain-des-Prés en Parizo post 1160).[1] Ekde proksimume 1190 oni konstruis ĝin ankaŭ ce la laŭlonga navo (en la katedralo de Parizo 1180/1200 ekde 1230 fundamente ŝanĝita, en la katedralo de Noyon en 1179/1180-1200, en la katedralo de Laon 1180/1190).[1] Tiu ĉi malferma kontraŭforto estis akceptata en suda Francujo kaj la mediteranaj landoj nur malofte, ĝi tamen disvastiĝis al Anglujo kaj Germanujo (katedralo de Limburgo proksimume 1200/1225).[1]

Kiel plej grava paŝo validas la katedralo de Chartres (konstrukomenco en 1194). Per la forfalo de la flanknavaj galerioj la alteco de la meznava muro kreskis. Apogopilastroj kaj apogarkoj ne nur estis uzataj teĥnike, sed ankaŭ arte elformataj.[7] Je la katedralo de Reims (konstrukomenco en 1211) la ĉirkaŭado de la konstruaĵo per kontraŭforto estis daŭrigata kaj la konstrupartoj estis performataj. Reims do signifis por la ekstera konstruo la „perfektigon de la komencita en Chartres“.[8]

Vertikalaj apogiloj[redakti | redakti fonton]

Apogopilastro estas ero de kontraŭforto. Ekzistas tamen ankaŭ ŝtupigitaj apogomuroj starigitaj rektangule kontraŭ la ekstera muroj sen apogarkoj.

Gotika apogopilastro sin montras komence kiel krude konstruita formo kaj ricevas iom post iom fasonitan strukturon. Unue per ŝtupigo de la ekstera eĝo, akompanate de kornicoj, per ornamgabloj kaj krucfloroj, niĉoj por figurskulptaĵoj ĝis teĝaĵo el kolonoj kaj ornamripo kaj surpinte pinaklo.[9]

Dum kiam la statika graveco de la ŝtupigo estas postplenumebla, la pli nova esploro prijuĝas la surŝarĝan funkcion fare de pinakloj dispute.[10] Dekoracia funkcio kiel kronaĵo tamen estas nedisputata.

Apogarko[redakti | redakti fonton]

Apogarko troviĝas klinite inter la altnava aŭ ĥoreja muro kaj apogopilastro aŭ ankaŭ inter la pilastroj. Ĝi plukondukas la horizontajn ŝarĝojn el la volbo kaj la ventpremo en la eksterajn apogopilastrojn kiel finajn abutmentojn.[11]

Gotika apogarko estas ankaŭ subdividebla, ankaŭ laŭ la juntostrukturo, en la esencan apogokorpon kaj la ĝin subtenan arkon.[12] La plej supra ĉefŝtono de apogarko foje ricevas subtenon de malgranda kolono, kies uzadon oni tamen rezignis post 1300.[13]

Apogarkoj ofte ankaŭ estas aranĝitaj unu super la alian, je kio la pli malsupra forkondukas la volboŝovon, la pli supra la ventoŝarĝon, kiu siaflanke tamen ankaŭ efikas sur la malsupran.[11] Tial la supra apogarko alfiksiĝas proksime de la tegmentorando, la pli malsupra inter tegmentorando kaj la radika punkto de la internaj volboripoj.[11]

Proksimume ekde 1230 oni uzis apogarkojn ankaŭ por la akvodefluigo.[11] Kanaleto sur la supra faco kondukas la akvon al gargojlo klarkonture muntita ĉe la fronta flanko de la apogopilastro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Frazo laŭ Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, IV.5.Strebewerk, pj. 107-108
  2. 2,0 2,1 Citaĵo laŭ Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens, Gotische Raumidee und Strebewerk, Rowohlt, 1957/1968, p. 85
  3. Citaĵo laŭ Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens, Rowohlt, 1957/1968, p. 91
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  5. Azorín, samloke.
  6. Azorín, samloke.
  7. Komparu Hans Sedlmayr: Die Entstehung der Kathedrale, Graz, 1976, kompletigita eldono el 1950, ĉapitro 86, p. 260
  8. Citaĵo laŭ Hans Sedlmayr: Die Entstehung der Kathedrale, Graz, 1976, kompletigita eldono el 1950, ĉapitro 90, p. 268
  9. Frazo laŭ Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, Strebepfeiler, pj. 124-126
  10. Komparu pri tio Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, Strebepfeiler, p. 124 kun referenco al aliaj sekundaraj fontoj.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Frazo laŭ Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, Strebebogen, pj. 108-121
  12. vgl. dazu Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, Strebebogen, pj. 108-109 mit ausführlicherer Darstellung, Verweis und Referenzierung anderer Sekundärquellen.
  13. vgl. dazu Günther Binding: Was ist Gotik?, Darmstadt, 2000, Strebebogen, pj. 110-111 kun detala prezentado, kaj referencado de sekundaraj fontoj.