Krucoripa volbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvarparta krucoripa volbo en la laŭlonga navaro de la katedralo de Salisbury

Krucoripa volbo estas volbo formita kaj tenata per memportaj ripoj (krucoripoj). La ripoj interkruciĝas je tio kiel la diagonaloj en rektangulo; ili forkondukas la premajn kaj ŝovajn fortojn sur la pilastrojn. Ĉiuj krucoripo kunmetiĝas el pluraj profiligitaj prilaboritaj ŝtonoj. Sur la ripa interkruciĝejo troviĝas ŝlosoŝtono.

La krucoripa volbo estas karakteriza elemento de gotika arĥitekturo. Ĝi ebligis altajn preĝejajn ĉambrojn. La muroj estis senpezigataj kompare kun la barelvolbo kaj estis provizeblaj per pli grandaj fenestraj facoj.

Kiel unu el la unuaj krucoripaj volboj validas la ankoraŭ malfru-romanika transversnava volbo de la katedralo de Speyer (post 1081).

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Ŝovofortoj en krucoripa volbo
Krucoripa volbo en la arĥitektura kunteksto de gotika konstrumaniero

Krucoripa volbo konsistas el la kvar riparkoj, la konvenaj abutmentoj en la anguloj kaj la meza ŝlosoŝtono. La ĉapoj inter la ripoj estas – egale laŭ kia konstrumaniero – plenigaĵo sen porta funkcio.

Ripoj kaj ĉapoj kutime ne estas interligitaj fortofermite unu kun la alia kaj montras propran portefikon. La stabilaj krucoripaj arkoj preskaŭ ne partoprenas al la ŝarĝoportado de la ĉapoj.[1]

Je la tiel nomata frama konstrumaniero oni komence konstruas la volboripojn sur formtrabaro. Per la enmetado de la ŝlosoŝtono ili fariĝas fortofermitaj. Post tio oni masonas la ĉapojn el brikoj aŭ naturŝtonoj. Pri apoga murtegado oni povas rezigni.

Se je la laŭlonga akso de konstruaĵo viciĝas pluraj volboj unu post la alia, oni nomas la arkojn orte tuŝantajn la laŭlongan muron ŝildarkoj, la arkojn inter la volberoj tamen bendarkoj aŭ bendoj. Se la volboj de meza kaj flankaj navoj estas samnivelaj (halopreĝejo), la volbarkoj separantaj la navojn laŭlonge nomiĝas apartigaj arkoj.

Arĥitekturaj konsekvecoj[redakti | redakti fonton]

La krucoripa volbo ebligis pli liberajn kaj pli komplikajn planojn, deviga sistemo kun sesparta volbo en la meza navo de la katedralo de Laon.

Per la konstruado de krucoripaj volboj oni povis troaltigi la preĝejohalon. Eblis kompare kun la barelvolbo konstrui pli altajn ĉambregojn. Arĥitektoj ne plu devis starigi volbon sur dikaj muroj kaj flankaj navoj, por forkapti la statikajn fortojn. La muroj estis trafluigeblaj per lumo. La statikaj fortoj estis forkondukeblaj je pli grandaj navalteco sur la murojn aŭ pilastrojn.

Krome la volbado eblis ankaŭ super rektangulaj planoj kaj ne nur super kvadrataj. La uzado de romp-arkoj estis kondiĉo por vasta libereco de la plano, ĉar nun malsamaj spanoj de la ŝildarkoj kaj diagonalarkoj ne devige kaŭzas malsamajn altecojn.

Tio ne nur malpliigis la elpezojn por apogaj murtegaĵoj, sed oni ankaŭ povis masoni la volboĉapojn inter la krucoripoj libere, sen devi kiel antaŭe starigi kompletan subtenajn lignajn tabulojn. La formado de halovolboj per ĉi tiu metodo fariĝis pli libera ol en la romaniko.

Per la konstruado de krucoripoj krom tio eblis venki la ŝovostreĉon, precipe en la verto. La volboĉapoj, kiuj en la romaniko estis volbitaj nur radioforme kaj estis ligitaj al la kvadrata plano, estis nun konstrueblaj per malsamaj apoglarĝoj, dum kiam la romanikaj rondarkoj je sama verta alto devis havi la saman apoglarĝon.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La baza formo kun du interkruciĝaj ripoj nomiĝas kvarparta volbo. Se ĉi tiu volbo estas dividita laŭ transversa direkto per ripo deira de la ŝlosoŝtono al la eksteraj muroj en ses ĉapojn, oni diras sesparta volbo, kiu estas tipa por frugotikaj preĝejoj. Je uzado de la sespartaj volboj ekestas la tiel nomata ligita sistemo, je kiu al meznava volbo estas alordigitaj sur ĉiu flanko po du flanknavaj volboj. Se ankaŭ en laŭlonga direkto troviĝas vertoripo, ekestas okparta volbo.

Krucoripaj volboj povas esti subtenataj per aldonaj ripoj, tiel ke povas ekesti ripoventumiloj, riposteloj, riporetoj aŭ aliaj strukturoj. Tiam la volboj ankaŭ tiel estas nomataj, do ventumilvolbo, stelovolbo, retovolbo, maŝoripaj volboj k.a.).

Ekesto en la malfrua romaniko[redakti | redakti fonton]

Krucoripa volbo en la klostro Bebenhausen, akvarelo de Eduard von Kallee, 1854

Krucoripaj volboj similas laŭforme al la antaŭe malvolvitaj krucokrestaj volboj, distingiĝas tamen fundamente de ili, ĉar la ripoj nun transprenis portan funkcion. En la evoluinta romaniko ekestis la unuaj krucoripaj volboj, kiam oni surmetis sur la kreston malaltan bendoripon, kiu komence havis dekoracian kaj ne jam portan funkcion. Kiel unua romanikaj krucripaj volboj validas la transversnavaj volboj de la katedralo de Speyer (post 1081).[2] Pli malpli samtempe ekestis ekde 1093 per la krucoripaj volboj de la katedralo de Durham la unua konstruaĵo unuece volbita en ĉiujn partoj per krucoripoj. En ĉi tiu evolufazo simplaj transversaj sekcaĵoj karakterizis la ripoformojn (kvadrataj, migdaloforma, piroforma ktp.), el kiuj poste evoluis la volbo kun portantaj krucoripoj.

Certaj ripaj transverssekciaj formoj estis ligitaj kun unuopaj monaĥaj ordenoj resp. unuopaj monaĥejoj. Ekzemple la laikaj monaĥejanoj taskigitaj per konstrulaboroj en la cisterciana monaĥejo Clairvaŭ preferis ripoj de kvadrata transversa sekcaĵo, la tiel nomatajn kestoripojn. Tiuj ĉi estas pruveblaj ankaŭ en ĉiuj filiomonaĥejoj de Clairvaŭ. Per la laikaj monaĥejanoj cistercianaj de Clairvaŭ ĉi tiu ripoformo ankaŭ alvenis en la profanan arĥitekturon, ekz. en la fortikaĵojn kaj kastelojn de Frederiko la 2-a en suda Italujo (Castel del Monte ktp.).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe - Eine Geschichte seiner Form und Konstruktion. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1999, ISBN 3-534-01584-3, p. 62.
  2. La datigo de la volboj de la transversa navo en Speyer; se ĝis tiam oni opiniis ilin ekestintaj post 1159, nun Dethard von Winterfeld pledas por ekesto proksimume 1100. (Dethard v. Winterfeld: Worms, Speyer, Mainz und der Beginn der Spätromanik am Oberrhein. En: K. Much (eldoninto): Baukunst des Mittelalters in Europa. Festschrift Hans Erich Kubach zum 75. Geburtstag. Stutgarto 1988, pj. 213–250; Dethard v. Winterfeld: Die Kaiserdome Speyer, Mainz, Worms und ihr romanisches Umfeld. Echter Verlag, Würzburg 1993, p. 88.)
  3. Vgl. Alexander Knaak: Prolegomena zu einem Corpuswerk der Architektur Friedrichs II. von Hohenstaufen im Königreich Sizilien (1220-1250). Doktortezo Marburg 2001, aparte p. 10Sj kaj p. 110sj. Pri la influo de laikaj monaĥejanoj de Clairvaŭ sur la arĥitekturaĵoj en la ŝtaŭfa reĝlando Sicilio kaj la uzado de kestoripoj en ĉi tiuj domoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Köpf: Bildwörterbuch der Architektur. 3-a eldono. Kröner Verlag, Stutgarto 1999, ISBN 3-520-19403-1, p. 289.
  • J. Eich: Die Gewölbe, ihr Wesen, ihre Gestalt und ihr Bau. Parto 1: Gewölbeformen. Strelitz 1921.
  • W. Swida: Statik der Bogen und Gewölbe. Karlsruhe 1954.
  • Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe. Eine Geschichte seiner Form und Konstruktion. Munkeno/ Berlino 1999, ISBN 3-422-06278-5.