Castel del Monte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fronte al Castel del Monte
מפת קסטל דל מונטה
Desegno de Castel del Monte
Ŝtuparo en unu el la fortikaj turoj

Castel del Monte estas la nomo de kastelo el la 13a jarcento kiu troviĝas en la regiono de Apulio en sudorienta Italio. Ĝi estis konstruita de la Imperiestro Frederiko la Dua iam inter 1240 kaj 1250. Ĝi estis elrabita de siaj internaj marmoroj kaj ĉambraj garnituroj en postaj jarcentoj. Ĝi havas nek ĉirkaŭfosaĵon nek levponton kaj certe neniam konstruita por esti defenda fortreso.

Castel del Monte troviĝas sur malgranda monteto apud la monaĥejo de Santa Maria del Monte, ĉe altitudo de 540 metroj. Ĝi restas en la komunumo de Andria, okupanta la ejo de pli frua fortikaĵo el kiu neniu strukturo restas. Ĝi estis kompletigita en 1249 kaj estis uzita unuavice kiel ĉasdomo de Frederiko la Dua ĝis li mortis en 1250. Ĝi poste fariĝis prizono, kaj rifuĝejo dum epidemioj, kaj fine kadukiĝis. Ĝi originale havis marmorajn murojn kaj kolumnojn, sed ĉiuj estis forrabitaj de vandaloj.

Frederiko la Dua eble ricevis sian inspiron por konstrui ĉi tiun formon de la Kupolo de la Roko en Jerusalemo, kiun li vidis dum la Krucmilitoj, aŭ eble de la Palaca Kapelo de Aĥeno. La ĉefa muro estas 25 metrojn alta kaj la ok bastionoj ĉiuj 26 metrojn altaj. La flankoj de la ĉefa okangulo estas 16,5 metrojn longaj kaj tiuj de la okangulaj turoj ĉiuj 3,1 metrojn. La kastelo havas diametron de 56 metroj. La ĉefa enirejo rigardas orienten.

Post forlaso por konsiderinda longa tempo, la kastelo estis aĉetita en 1876 por la sumo de 25 000 italaj liroj de la itala registaro, kiu komencis la procezon de restarigo en 1928. Castel del Monte estis klasifikita sur la liston de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en 1996.

Okeco[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo estis planita kaj formita ĉirkaŭ la numero ok. La fortikaĵo estas okangula prismo kun okangula bastiono ĉe ĉiu angulo. La fortikaĵo estas okangula ekstere kaj ankaŭ de ĝia interna korto. Ĝi havas ok ĉambrojn sur ĉiu etaĝo kaj ok turojn, kaj en la pasinteco staris okangula baseno en la centro. Ĉiu ekstera muro subtenas ok ĉambrojn kaj okflanka korto okupas sian centron. La dimensioj de la eksteraj kaj internaj muroj kaj la alteco de la okangulaj turoj estas duobloj de ok. Sur la kadro maldekstre de la enireja pordego estas skulptitaj ok floroj, ĉiu kun kvar petaloj. Ok aliaj floroj aperas en la malsupra kadro de la pordego. Ok folioj ornamas la kolonajn kapiteloj en la ĉambroj, kaj sur iuj el la kapŝtonoj en la arkoj kiuj subtenas la plafonoj de la ĉambroj. Se ĉio ĉi ne sufiĉas, la longitudo en kiu situas la strukturo, determinita centojn da jaroj post ĝia konstruo, estas 16 ° 16′16 ′ ′ oriente.

Krome, dufoje jare, la 8-an de aprilo kaj la 8-an de oktobro, antaŭe konsiderata la oka monato de la kalendaro, sunradio lumigas la sudorientan eksteran flankon, penetrante tra sia fenestro kaj tra la fenestro turnita al la interna korto.

Simbolisme, la okangulo estas ŝajne meza simbolo inter kvadrato (reprezentante la teron) kaj cirklo (reprezentante la ĉielon).

Plena panorama vido (360 gradoj) de la korto en Castel del Monte. La bildo montras la tri aperturojn, la tri fenestrojn kaj la kontinuan arkon sur la supra etaĝo de la konstruaĵo