Bergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bergamo
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco BG Bergamo
Geografia situo 45° 42′ N, 9° 40′ O (mapo)45.79.6666666666667Koordinatoj: 45° 42′ N, 9° 40′ O (mapo)
Alto super marnivelo 249 m
Areo 39 km²
Loĝantaro 119 534 (2023)
Loĝdenso 2976 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Azzano San Paolo, Curno, Gorle, Lallio, Mozzo, Orio al Serio, Paladina, Ponteranica, Seriate, Sorisole, Stezzano, Torre Boldone, Treviolo kaj Valbrembo
Patrono Aleksandro de Bergamo
Festa tago 26-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj bergamaschi
Poŝtkodo 24121–24129
Imposta kodo A794
Kodo laŭ ISTAT 016024
Telefona prefikso 035
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la supra remparo
la nova palaco ĉe centra placo
la sama centra placo elaere

Bergamo (lombarde Bèrghem, itale Bergamo) estas urbo de norda Italio, situanta en Lombardio kun gravo el ekonomia, kultura kaj socia vidpunktoj. Interalie ĝi estas la administra centro de samnoma provinco Bergamo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 119 534 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Azzano San Paolo, Curno, Gorle, Lallio, Mozzo, Orio al Serio, Paladina, Ponteranica, Seriate, Sorisole, Stezzano, Torre Boldone, Treviolo kaj Valbrembo. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Aleksandro de Bergamo, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ĝi estas tre vizitata de turistoj kaj iom konata kiel naskiĝejo de danco bergamasko. Ĝi estas ĉefurbo de la centra provinco samnoma en la norda regiono Lombardio. Tiu provinco limas sude kun la provinco Cremona, okcidente kun Milano kaj Lecco, norde kun Sondrio kaj oriente kun Brescia (parte laŭ la lago Iseo). En la nordo de la urbo komencas deklivoj de Alpoj, kio estigas kondiĉojn por apartaj klimato, flaŭro kaj agrikulturo.

La urbo estas historia kaj artoplena. Ekzemple la Accademia Carrara [Karara Akademio] enhavas pentraĵojn de Botticelli, Rafaelo, Tiziano kaj Bellini, krom kelkaj verkoj de lokaj artistoj, kiel tiuj de la skulptisto de la 20-a jarcento, nome Giacomo Manzù.

La urbo dividiĝas en du tre klare apartaj areoj nome la Supra Urbo (ĉirkaŭita de muregoj kaj enhavanta la plej parton el la interesaj vidindaĵoj) kaj la Malsupra Urbo (pli moderna kie loĝas la plej parto de urbanoj kaj kun la modernaj konstruaĵoj de ekonomia celo ekzemple administraj institucioj, bankoj kaj komerco).

En Bergamo okazis kongreso de SAT en 1974.

Apud Bergamo videblas ekzemplo de moderna arkitekturo en Crespi d'Adda, modelo de vilaĝo por laboristoj.

En 2020 Bergamo viktimiĝis de la koronviruso[1].

Sporto[redakti | redakti fonton]

Bergamo estas konata pro la biciklaj konkursoj (Giro d'Italia) kiuj regule alvenis en la urbo. Grava teamo de futbalo estas Atalanta BC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(itala) Oficiala retejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]