Pordego

"Pordego de Ĉiuj Nacioj" en Persepolo. Persepolo estis la oficiala ĉefurbo de la Persa Imperio kaj estis konstruita dum la regado de Ciro, ĉirkaŭ 560 a.K. La grandiozaj konstruaĵoj travivantaj hodiaŭ estas uzataj kiel unu el la ĉefaj turismaj lokoj en Irano. La urbo estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 1979
Pordego estas aperturo, kiu donas aliron al ejo ĉirkaŭita per muroj aŭ barilo. Pordegoj povas esti uzataj por kontroli kiu en- aŭ el-iras. Pordego ankaŭ povas havi nuran ornaman aŭ simbolan funkciojn.
Pordegoj povas esti fermataj, kaj ofte estas gardataj de unu aŭ pluraj pordistoj, ankaŭ nomata pordegogardisto. Por tiu gardisto oni povas fari specialan konstruaĵon, tiel nomatan pordego-gardisto-domon.
Pordegoturo estas turo super pordego de granda instalaĵo, ekzemple de urbomuro, burgmuro kaj similaj konstruaĵoj.