Nekropolo de Pantaliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Nekropolo de Pantaliko
Nekropolis von Pantalica.jpg

Koordinatoj37° 8′ 0″ N, 14° 59′ 0″ O (mapo)37.1333333314.98333333Koordinatoj: 37° 8′ 0″ N, 14° 59′ 0″ O (mapo)
Areo2,06 km² (205,86 ha) [+]


Nekropolo de Pantaliko

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Pantalica [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Nekropolo de Pantalika estas unu el la grandaj nekropoloj de Sicilio kaj entenas pli ol 5.000 tombojn. Ĝi situas en Ibleaj montoj inter la urbetoj Ferla kaj Sortino, distanco al Siracusa ĉ. 35 km.

En 2005 UNESKO nomumis ĝin Monda Heredaĵo kune kun urbo Siracusa. [1]

Historio: Pantalika funkciis de la 13-a jarcento a.K. ĝis la 6-a jarcento a.K.. Ĝi estis la ĉefurbo de Sikeloj. En la 8-a jarcento a.K. komenciĝis la greka koloniigo de Sicilio - kaj malprospero por Pantalika.

La plej malnovaj el la "kamerotomboj" datiĝas el la jaro 1270, la plej novaj el la 8-a jarcento a.K.. En la unuaj jarcentoj p.K. oni evidente utiligis la tombojn kiel loĝejojn.

La tombokameroj ĉirkaŭigas la reĝan palacon de la Sikeloj ("anaktoro"), la solan loĝdomon, kiu estis elfosita de la Sikela urbo. La elfositaj trovaĵoj estis portitaj al la Arkeologia museum de Siracusa. Temas pri ceramikaĵoj, metalaj objektoj kaj objektoj de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj.

fontoj[redakti | redakti fonton]

ligiloj[redakti | redakti fonton]