Sikeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sikeloj
tribo
Q3827487
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
la praaj triboj de Sicilio, antaŭ la tempo de la fenicia kaj greka koloniigo de la insulo

La Sikeloj (latine: Siculi; greke: Σικελοί) estis unu el tri triboj kiuj loĝis en Sicilio antaŭ la alveno de grekaj koloniistoj. Ili estas la nomdonantoj por la insulo, do Sicilio = lando de Sikeloj.

Aliaj nomoj de la Sikeloj estas SicelojSikuloj (evitinde por ne intermiksi kun Sikuloj el Hungario).

Laŭ Tukidido (IV, 2) la Sikeloj origine loĝis en Italio (kiu ricevis sian nomon pro Sikela reganto Italos) kaj konkeris Sicilion de la venkitaj Sikanoj, kiuj estis forpelitaj al okcidento kaj sudo de la insulo.

En la 8-a jarcento a.K. grekaj koloniistoj konkeris ilian landon kaj forpelis la Sikelojn al la (malfacile setligebla) mezo de la insulo.

La Sikela lingvo ŝajne estis hindeŭropa lingvo, sed oni konas nur tre malmultajn vortojn el ĝi.

Povas esti ke la Sikeloj estas tribo, kiu laŭ egiptaj fontoj estas aliancita marpopolo nomita Šekeleš.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]