Sikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sikuloj (sekeloj)
Székelyek
blazono de sikuloj (sekeloj) mapo de regionoj de sikuloj (sekeloj)
Suma populacio

650,000

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago de Rumanio Rumanio
Distrikto Harghita, Rumanio  ?
Distrikto Covasna, Rumanio  ?
Distrikto Mureş, Rumanio  ?
Lingvo(j)
hungara
Religio
katolika evangelia
Parencoj
finn-ugra
v  d  r
Information icon.svg

Sikulo (pli ĝusta nomo sekelo) estas hungarlingva loĝanto en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkau 50.000 km2 en la nuna Rumanio). Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (Bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevelo).

Noto: kese, kesely en la hungara lingvo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]