Landshut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landshut
Kastelo Trausnitz super Landshut
Kastelo Trausnitz super Landshut
Kastelo Trausnitz super Landshut
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Germanio
Provinco Bavario
Distriktaro Malsupra Bavario
Distrikto (eksterdistrikta)
Poŝtkodo 84001 – 84036
Aŭtokodo LA
Telefonkodo +49-871
Retpaĝaro www.landshut.de
Politiko
Urbestro Hans Rampf (ĉefurbestro)
Demografio
Loĝantaro 62 629  (2007-12-31)
Loĝdenso 952 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 31′ N, 12° 9′ O (mapo)48.51666666666712.15Koordinatoj: 48° 31′ N, 12° 9′ O (mapo)
Alto 385 – 505 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 65,79 km² (6 579 ha)
Landshut (Bavario)
Landshut (Bavario)
DEC
Landshut
Landshut
Situo de Landshut
Landshut (Germanio)
Landshut (Germanio)
DEC
Landshut
Landshut
Situo de Landshut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Landshut [+]
vdr

Landshut [lAnchut] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi troviĝas en la distriktaro Malsupra Bavario kaj estas ties ĉefurbo, same ĉefurbo de la distrikto Landshut, al kiu tamen la urbo Landshut ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 75 457 loĝantojn.

La urba blazono montras tri kaskojn (helmojn), tial oni nomas la urbon ankaŭ "la trihelma".

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Landshut kaj ĝia kastelo Trausnitz [trAŭsnic] estis fonditaj en 1204 de duko Ludoviko el Kelheim. Ek de 1231 ĝi estis rezidejo de la Vitelsbaĥoj; de 1255 ĝi krome estis rezidejo de la dukoj de Bavario.

En 1475 duko Georgo la Riĉa edziĝis kun la pola reĝidino Jadwyga (Hedvigo) kaj aranĝis pompegan feston, je kies memoro regule okazas festivalo, la Princa Geedziĝo de Landshut, unuafoje en 1903, komence ĉiujare, nun ĉiukvarjare.

Tiutempe (fino de la 14-a jarcento) Landshut estis inter la plej gravaj urboj de Bavario. Kiam Georgo la Riĉa mortis, la oro en lia heredaĵo plenigis 70 kvarĉevalajn ĉarojn. Sed la tempo de la "riĉaj dukoj" finiĝis en 1503, kiam la vitelsbaĥoj de Landshut restis sen vira heredanto. La provoj de duko Georgo, devii de la laŭkontrakta sukcedo kaj senheredigi la vitelsbaĥojn de Munkeno, kaŭzis la Sukcedan Militon de Landshut, post kies fino Munkena Bavario transprenis Landshut-an Bavarion. Post tio la signifo de Landshut malkreskis.

De 1800 ĝis 1826 la Universitato de Landshut estis tiam la ununura en tuta Bavarujo: ĝi troviĝis antaŭe en Ingolstadt (Universitato de Ingolstadt) kaj poste translokiĝis al Munkeno.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Landshut havas ĝemelajn rilatojn kun jenaj urboj:

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Kirko de S-ta Marteno

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar en la regiono ĉirkaŭ Landshut malabundas rokoj, multaj konstruaĵoj estas el brikoj. Eĉ la pavimo foje estas brika kaj pro tio rapide eluziĝas.

  • La kirko de S-ta Marteno en la urbocentro estas la monde plej alta brika konstruaĵo.
  • Kastelo Trausnitz super la urbo estas atingebla interalie per la (brik-ŝtupa) Fürstentreppe (Princa Ŝtuparo). Apud ĝi troviĝas granda parko, Hofgarten (Kortega Ĝardeno).
  • La kirkoj de S-ta Jodok kaj de la Sankta Spirito estas gotikaj brikaj konstruaĵoj.
  • La burĝaj domoj de la urbocentro montras tipajn fasadojn de la antaŭalpa regiono.
  • Ottonianum estas eksa lerneja konstruaĵo el 1839, kun grop-tegmento.
  • Okcidente de la urbocentro troviĝas la pordego Landtor. Ĝi portas la trikaskan blazonon, en kiu la kaskoj similas okulojn kaj buŝon, tiel ke aperas vizaĝo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Plattling per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo venanta el Munkeno kaj al la federacia vojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

La urbo situas borde de la rivero Isar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]