Georg Altdorfer
Georg Altdorfer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1437 en Landshut | ||||
Morto | 2-an de majo 1495 en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1478–) kanoniko vd | ||||
| |||||
Episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | 1477–1495 | ||||
Sekvanto | Ludwig Ebmer | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georg ALTDORFER (naskiĝis en 1437 en Landshut, mortis la 2-an de majo 1495 en Salcburgo) estis germana teologo kaj inter 1477–1495 episkopo de Chiemsee.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la landshut-a urbokonsiliano Hans Altdorfer li studis ekde 1446 ĉe la Universitato de Vieno, poste ekde 1452 en Bolonjo. Tie li doktoriĝis pri kanona juro en junio 1456.
Kiel prebendon li ricevis la prepostujon Dravograd. En 1476 li karieris je salcburga kanceliereco kaj oni transdonis al li samjare la paroĥon de Laufen; pri ĉi-tio li rezignis du jarojn poste. En 1484 li interŝanĝis Kastelon Altdorf (en Hallein) kontraŭ bienon en Bergheim.[1] Biene apud Hallein vivis kelkajn jarojn lia nevo Albrecht Altdorfer, grava renesanca pentristo.
Post la morto de la chiemsee-a episkopo Bernhard von Kraiburg li nomumitis fare de la salcburga arkiepiskopo Bernhard von Rohr en la 27.10.1477 ties posteulo. La konsekriĝo estis en la 1.3.1478. La unuan jaron de la regado li devis kvereli kun la salcburga katedralpreposto koncerne la staton de la salcburgaj sufraganepiskopoj rilate al la salcburga ĉefepiskopo. Ĉar Altdorfer povis konfidi je arkiepiskopo Rohr li rajtis akompani lin en 1478 al Freising kaj en 1479 al Landshut kie oni kunvenis por pritrakti reagojn kontraŭ la turka militdanĝero. En 1478 li kun la salcburga suvereno iris ankaŭ al Graz kie Rohr konversaciis kun reĝo Frederiko la 3-a - kio kaŭzis la (intertempan) abdikon de la ĉefepiskopo. La landa parlamento estus devinta aprobi tiaĵon sed preferis nur admonadon. Altdorfer peradis en Vieno ankaŭ dum sekvaj problemoj kun Frederiko.
Sed post finfina malekregado de Rohr la provizora arkidioceza administranto Johann Beckenschlager devis solene promesi obeon antaŭ Altdorfer. Pro ke mallonge pli malfrue Beckenschlager akuze mallaŭdis la salcburgan katedralan kapitulanaron la papo petis de Altdorfer fari tie kontrolon kune kun la episkopo de Augsburg. Intertempe la kapitulanoj estis elektintaj (1487) kontraŭ-episkopo la katedralpreposton Christoph Ebran von Wildenberg kaj sekve delegacio de Beckenschlager (kiun membris ankaŭ Altdorfer) peris pacon kun duko Georgo (Bavario-Landshut).
Dum la imperia dieto de 1489 Altdorfer atingis nepagodevon de regnaj impostoj por Salcburgio kaj en 1490 li konsekris la novan arkiepiskopon salcburgan Friedrich von Schaunberg. Kun li Altdorfer samjare partoprenis la provincan koncilion en Mühldorf am Inn. Verŝajne en 1491 li iĝis kanoniko kun posedoj en la diocezo de Freising kaj poste arkidiakono de Gmünd. En la 8.2.1495 li konsekris Sigmund von Hollenegg. Mallonge post tio li suferis apopleksion sur ponto trans la rivero Salzach estante survoje al Worms; entombigita estis li en la Marteno-kirko de Landshut kaj lian tombomonumenton kreis la augsburg-a skulptisto Hanns Peurlin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fritz Moosleitner: Hallein. Portrait einer Kleinstadt. Bilddokumente zur Bau- und Kulturgeschichte der Salinenstadt. Eldonis Ortsbildschutzkommission der Stadt Hallein, Hallein 1989. p. 253
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Erwin Naimer: Aldorfer, Georg († 1495). Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 19
- Georg Clam Martinec: Burgen & Schlösser in Österreich. Von Vorarlberg bis Burgenland. Veritas Verlag, Linz 1991