Sigmund von Hollenegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigmund von Hollenegg
romkatolika episkopo
Persona informo
Naskiĝo nekonata dato
Morto 3-an de julio 1495 (1495-07-03)
en Mühldorf am Inn
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
princĉefepiskopo de Salcburgo
Sigismondo la 2-a
Dum 14941495
Antaŭulo Friedrich von Schaunberg
Sekvanto Leonhard von Keutschach
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigmund von Hollenegg (ankaŭ Sigismund von Holneck; mortis la 3-an de julio 1495 en Mühldorf) estis de la 15-a de decembro 1494 ĝis sia morto arkiepiskopo de Salcburgo. Li estis taksata ege klera kaj estis respektata de siaj samtempuloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la neglora regado de Friedrich von Schaunberg la kapitulanoj de la katedralo de Salcburgo volegis elekti personon ĉiurilate kapablan kaj inteligentan. Do ili decidis la 16-an de oktobro 1494 ŝarĝi per tiu honoro la spritan hospitalestron Sigmund, kiun konsekris la 1495 en la katedralo Georg Altdorfer, episkopo de Chiemsee. Li originis el familio de ministraj nobeloj (de Bad Schwanberg) kaj ne nur doktoriĝis ĉe la Universitato de Vieno sed eĉ docentis mem tie mallongan tempon.

Reformeme li ekregadis kun bonaj ideoj malgraŭ rezistado fare de la neurba nobelaro kaj de la kamparanoj kiuj volis protesti kontraŭ la kreskantaj impostopagaj devoj. Oni kritikis krome la damaĝojn je kampoj kaj herbejoj kaŭzitajn de minejoj.

Invitite de la reĝo kaj pli posta imperiestro Maksimiliano, li ekvojaĝis la 28-an de aprilo 1495 al Worms. Dum la vojaĝo hejmen Hollenegg subite malsaniĝis grave kaj mortis post nur ok monatoj da ĉefepiskopeco survoje en Mühldorf.

Literaturo[redakti | redakti fonton]