Katedralo de Salcburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Katedralo de Salzburg (germane: Salzburger Dom) en la urbocentro de Salcburgo estas barokkirko el la 17-a jarcento, ĉefpreĝejo de la Episkopujo de Salzburg, sub patroneco de Sanktaj Ruperto kaj Virgilio. Fondite fare de Ruperto en 774 sur la restoj de romia urbo, la katedralo estis rekonstruita en 1181 post fajro. En la 17-a jc la katedralo estis tute rekonstruita en la barokstilo sub Princo-episkopo Wolf Dietrich von Raitenau al sia nuna aspekto. La katedralo enhavas la baptujon en kiu komponisto Wolfgang Amadeus Mozart estis baptita.

Fasado de la romkatolika salcburga katedralo
Interno

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua katedralo estis konstruita sub Virgilio kiu eble uzis fundamentojn rupertajn. La unua katedralo estis registrita en 774. La tielnomita katedralo virgilia estis konstruita de 767 ĝis 774 kaj estis 66 metrojn longa kaj 33 metrojn larĝa. Ĉefepiskopo Arno (785-821) estis la unua kiu aranĝis renovigadojn de la katedralo; tiu ĉi stato daŭris eĉ ne 7 jardekojn, ĉar en 842, la konstruaĵo forbrulis post frapo per fulmo. Tri jaroj poste, la re-erektiĝo de la konstruaĵo komenciĝis. Sub ĉefepiskopo Hartwig, ĥorarejo kun kripto estis konstruita en la direkto al okcidentaointer 1000 kaj 1020. Sub ĉefepiskopo Konrad la 1-a, la okcidentaj turoj estis konstruitaj de 1106 ĝis 1147. Tiu origina preĝejo tiel spertis almenaŭ tri ampleksan konstruaĵon kaj rekonstruadkampanjojn dum la frua Mezepoko, kies finrezulto estis ia romanikstila baziliko. En 1598, la baziliko estis grave difektita, kaj post pluraj malsukcesaj provoj restarigi kaj rekonstruoi la konstruaĵo estis finfine malkonstruita laŭ ordono de la princo-ĉefepiskopo Wolf Dietrich Raitenau. Li estis ŝatanto kaj subtenanto de moderna itala barokarkitekturo, vidinte ĝin je ĝiaj originoj en Italio kaj precipe en Romo. Fakteli ankaŭ respondecis pri la konstruaĵo de la proksima Malnova rezidejo, kiu hodiaŭ estas ligita al la katedralo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Von Raitenau dungis la italan arkitekton Vincenzo Scamozzi por prepari planon por ampleksa nova barokkonstruaĵo. Konstruo ne komenciĝis tamen ĝis la posteulo de Wolf Dietrich, Markus Sitticus von Hohenems (Ĉefepiskopo de 1612-19), en 1614 metis la bazŝtonon de la nova katedralo. La nuna katedralo, dizajnita fare de Santino Solari, kiu principe ŝanĝis la originan Scamozzi-planon estis kompletigita rimarkinde en malpli ol 15 jaroj, estante finita antaŭ 1628. Ĉe ĝia konsekro la 24-an de septembro, 1628, 12 korusoj poziciigitaj en la marmorgalerioj de la katedralo kantis la laŭdkanton Te Deum (notoj ne konservitaj) komponitan fare de Stefano Bernardi, la kapelmajstro al la kortego. La nuna katedralo estas konstruita parte sur la fundamentoj de la malnova baziliko. Efektive, la fundamentaj ŝtonoj de la antaŭa preĝejo povas esti viditaj ĉe Domgrabungen, elfosadejo sub la katedralo kiu ankaŭ havas mozaikojn kaj aliajn artefaktojn trovitajn ĉi tie kiam tiu loko estis la forumo de la romia grandurbo Iuvavum. Unu alia pluviva restaĵo kiu datumas de antaŭ la baroka konstruaĵo estas la 14-a-jarcenta gotika baptujo. La restaĵoj de sankta Ruperto estis transdonitaj ĉi tie kiam la katedralo estis kompletigita. La preĝejo estas 466 futojn longa kaj 109 futojn alta ĉe la transepto/kupolo. La barokstilo plej bone videblas ĉe la altarejo kaj la ĉefnavo.

La Salzburg Katedralo estis difektita dum la Dua mondmilito kiam ununura bombo kraŝis tra la centra kupolo super la transirejo. Riparoj estis iom malrapidaj, sed restarigo estis finfinfe kompleta antaŭ 1959.

Ekstero[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas najbare al la Rezidenz-placo kaj Dom-placo en la historia urbokerno. La Dom-placo estas alirita per tri malferma arkadoj en la nordo, sude, kaj okcidente. Tiujn "katedralarkadoj" unuigas la katedralon kun la Rezidejo ĉefepiskopa kaj la benediktana Abatejo Sankta Petro; la tuto formas unikan memstaran kvadraton.

La Dom-placo estas dominita fare de Mario-kolono (Senmakula koncipiĝo) kolono, komisiita fare de ĉefepiskopo Sigismund von Schrattenbach kaj efektivigita fare de la fratoj Wolfgang kaj Johann-Baptist Hagenauer inter 1766 kaj 1771. Modeligite laŭ similaj kolonoj en Vieno kaj Munkeno kaj konstruite el marmoro kaj gisfero, la kolonon prezentas la Virgulinon kronitan sur monto de nuboj faritaj el Untersberg-marmoro kaj sur globo. La centra Mario-figuro estas ĉirkaŭita sur kvar flankoj de alegoriaj figuroj reprezentantaj anĝelojn, la diablon, saĝecon, kaj la Eklezion. Laŭ plako sur la flanko de la katedralo, la figurgrupo montras reagojn al la mistero de la Senmakula koncipiĝo: la anĝeloj estas ĝojigitaj, homa saĝeco malaperas, la envia diablo murmuregas, kaj la triumfanta eklezio jubilas. Rigardite de la centro de la arkadoj ĉe la dorsa flanko de Dom-placo, la klasikisma kolono estas poziciigita en la centra akso de la katedralo kaj montras la centran Mario-figuron ĉirkaŭitan de la anĝeloj sur la katedralfasado kaj ŝajnas esti surmetinta la kronon de la konstruaĵo en la fono.

La korpo de la eklezio estas farita de malhelgriza konglomerato; la ornamado kaj fasado estas faritaj el brila Untersberg-marmoro. La riĉe pompa fasado estas enkadrigita per du turoj kaj kurba gablo. La norda turo enhavas malnovan fornon uzitan por baki komunihostiojn. La fasado estas dividita en tri horizontalajn sekciojn. La pli malalta sekcio havas tri altajn arkaĵojn aŭ portalojn kiuj disponigas aliron al tri bronzaj pordoj. La portaloj estas laŭflankitaj per kvar grandaj skulptitaj figuroj reprezentantan la diocezajn kaj katedralpatronojn. La mitritaj figuroj de sankta Rupert otenanta salbarelon kaj sankta Virgilio tenantan preĝejon estis kreitaj ĉ. 1660 far Bartholomäus van Opstal. La internaj figuroj - Sankta Petro tenanta ŝlosilojn kaj Sankta Paŭlo tenanta glavon - estis skulptitaj ĉ. 1697 fare de Bernhard Michael Mandl, kiu ankaŭ kreis ĉiujn piedestalojn. La bazoj portas la blazonojn de la princoj-ĉefepiskopoj Guidobald von Thun kaj Johann Ernst von Thun. La centra sekcio de la fasado enhavas statuojn de la kvar evangeliistoj Mateo, Marko, Luko kaj Johano kaj reprezentas la savon ofertitan tra ilia predikado.

La bretoj super la centraj fenestroj enhavas leonon kaj ibekson, bestoj de la supraj blazonoj, kaj oran kronon kiu akordiĝas kun la Mario-kolono sur Dom-placo. La plej supra timpano portas la blazonojn de la konstruintoj de la katedralo, Markus Sittikus kaj Paris Lodron. La figurgrupo sur la frontono reprezentas la Transformon de Jesuo sur Monto Tabor, Kriston kiel mondsavinton kaj Moseon tenantan la tablojdojn, fine la profeton Elija. La tri statuoj estis kreitaj en 1660 fare de Tommaso di Garona, la masonisto kiu konstruis la rezidejan fontanon.

La tri bronzaj pordegoj ene de la portaloj estis starigitaj en 1957 kaj 1958 kaj reprezentas la tri diajn virtojn de kredo, espero kaj amo. La pordego de kredo maldekstre estis kreita fare de Toni Schneider-Manzell, la centra pordego de amo estis kreita fare de Giacomo Manz, kaj la pordego de espero dekstraflanke estis kreita fare de Ewald Matare.

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj sonoriloj en la katedralo estas Marienglocke kaj Virgilglocke, kiuj estis ambaŭ muldita en 1628.

La 24an de septembro 1961, kvin novaj sonoriloj estis aldonitaj. La Salvator-sonorilo de la katedralo estas la dua plej granda sonorilo en Aŭstrio, post la Pummerin-sonorilo en Katedralo Sankta Stefano (Vieno).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Fuhrmann: Salzburger Dom. 18. Auflage. St. Peter, Salzburg 1999. (Christliche Kunststätten Österreichs, Nr. 4).
  • Ferdinand Grell: Das Salzburger Dombüchlein – zum 350-jährigen Bestand des Doms, geweiht von Paris Lodron am 25. September 1628. Verlag der Salzburger Druckerei, Salzburg 1978, ISBN 3-85338-125-1.
  • Ernst Hintermaier: Die Organisten am Salzburger Dom von den Anfängen bis zur Gegenwart. In: Metropolitankapitel von Salzburg (Hrsg.): Festschrift zur Weihe der neuen großen Orgel im Salzburger Dom 1988. Salzburg 1988, S. 41–56.
  • Wolfgang Lippmann: Der Salzburger Dom 1598–1630: unter besonderer Berücksichtigung der Auftraggeber und des kulturgeschichtlichen Umfeldes. VDG, Weimar 1999, ISBN 3-89739-059-0. (Zugleich: Dissertation. Universität Bonn 1992 unter dem Titel: Der Salzburger Dom und die italienische Kirchenbaukunst nördlich der Alpen um 1600.)
  • Johannes Neuhardt: Der Dom zu Salzburg: offizieller Führer des Domkapitels. Fotos: Kurt Gramer. 2. Auflage. Schnell & Steiner, Regensburg 1998, ISBN 3-7954-1139-4. (Große Kunstführer, Nr. 78).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]