Bernhard von Rohr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard von Rohr
Episkopo
Persona informo
Naskiĝo 1421
en Kremsmünster
Morto 21-an de marto 1487 (1487-03-21)
en Tittmoning
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Dinastio von Rohr vd
Profesio
Okupo kanoniko vd
Aktiva en Salcburgo vd
administranto de Vieno
Dum 14821487
Antaŭulo Johann Beckenschlager
Sekvanto Orbán von Nagylúcse
princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 14661482
Antaŭulo Burkhard von Weißpriach
Sekvanto Johann Beckenschlager
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernhard von ROHR (naskiĝinta en 1421 en Kremsmünster, mortinta la 21-an de marto 1487 en Tittmoning) estis germana-aŭstra teologo kaj inter 1466 kaj 1482 salcburga princĉefepiskopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el familio de ministraj nobeloj el Supra Aŭstrio li estis konata kiel ŝatanto de libroj kaj artoj. Regado lia estis malpli feliĉa. Estante de malforta decidemo kaj preferante trankvilon li eĉ volis abdiki pro internaj kaj eksteraj konfliktoj (ekz. la minacantaj invadoj de la turkoj). En 1478 reĝo Frederiko la 3-a konsilis lin rezigni pri la arkiepiskopa digneco en favoro de Johann Beckenschlager, la ĝistiama ĉefepiskopo de Esztergom. Beckenschlager estis fuĝinta en la sinon imperiestran post kverelado kun reĝo Matiaso la 1-a (Hungario).

Sed la kapitulanoj de la katedralo de Salcburgo kaj la porparolantoj de la salcburgiaj neurbaj klasoj ĉi-tion vetois. Sekve Rohr provis fari aliancon kun Matiaso al kiu li malfermis burgojn salcburgajn en Stirio kaj Karintio.

Sed la sekvinta Hungara Milito (1479-1490) alportis marodadojn kaj damaĝojn kaj al imperiestraj kaj al ĉefepiskopaj posedaĵoj. Sume ĝi iĝis sortodecida pri diversaj politikaj potencstatoj. Salcburgio eĉ ne sukcesis elturniĝi el tiu ĉi mizero post demeto de ĉiuj rajtoj pri reĝeco fare de Rohr en la 29.11.1481.

Post sia abdiko pri Salcburgo, li estis dum mallonga tempo administranto de Vieno.

Notinda evento dum lia salcburga episkopeco estis kiam li en 1475 en Landshut geedzigis la dukon Georgo "la Riĉa" de Bavario-Landshut kun la pola princino Edviga Jogajlido, filino de reĝo Kazimiro la 4-a, en la pompa "princa geedziĝo de Landshut".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friederike Zaisberger: Bernhard von Rohr und Johann Beckenschlager, Erzbischof von Gran, zwei Salzburger Kirchenfürsten in der zweiten Hälfte des 15. Jahrhunderts. Disertaĵo, Wien 1963.
  • Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2.
  • Erwin Gatz (eld.), unter Mitarbeit von Clemens Brodkorb: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448 bis 1648. Ein biographisches Lexikon. Duncker & Humblot, Berlin 1996, ISBN 3-428-08422-5.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Klein, Herbert, "Bernhard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 115 (tie ĉi interrete)