Salzach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salzach
la rivero ĉe la loĝloko Werfen en Aŭstrio, fone la montaro Hohe Tauern
rivero
Bazaj informoj
Situo en Aŭstrio kaj Germanio
Longeco 225 km
Fluo
Fonto regiono Kitzbüheler Alpen de la orientaj Alpoj
- Alteco super marnivelo ĉirkaŭ 2300 m
Enfluejo ĉe Haiming en la riveron Inn
- Alteco 344 m
Geografio
Trairataj urboj Mittersill, Zell am See, St. Johann im Pongau, Bischofshofen, Hallein, Salzburg, Freilassing, Laufen (Salzach),Tittmoning, Burghausen
Alfluantoj
- Dekstraj Lammer
- Maldekstraj Saalach
vdr

Salzach [ZALcaĥ] estas flanka rivero de Inn. Ĝi fontas en Aŭstrio kaj de Salzburg ĝis sia fino formas la landlimon inter Aŭstrio kaj Germanio. La rivero longas ĉirkaŭ 225 km.

La nomo Salzach signifas "sal-rivero". Tio rilatas ne al la gusto de la akvo, sed al la fakto, ke jam antaŭ longa tempo oni uzis la riveron por transporti salon el la minejoj de Hallein kaj Berchtesgaden.

De sia fonto ĝi fluas unue ĉ. 80 km orienten inter la montoĉenoj de la centraj kaj de la nordaj Alpoj. Ĉe urbo Sankt Johann ĝi kurbiĝas norden, trarompas la nordajn Alpojn ĉe pasejo Lueg kaj tenas tiun direkton ĝis sia fino. La trarompejo germane nomiĝas Salzachöfen (= fornoj de Salzach).

La fluejo de Salzach estas parte arte firmigita per ŝtonoj, sed ne havas akvobaraĵojn. Tio estas unikaĵo inter la nordaj alpaj riveroj. Pri la rektigo kaj de Saalach kaj de Salzach engaĝiĝis Oskar Meyer.

Urboj ĉe rivero Salzach[redakti | redakti fonton]

Laufen kaj Oberndorf estas kontraŭaj kaj ligitaj per lima ponto. Pliaj limaj pontoj estas ĉe Tittmoning kaj ĉe Burghausen (2).

Inter Salzburg kaj Bruck la sola fervoja ligo inter orienta kaj okcidenta Aŭstrio sekvas la riveran valon. Ĉe Bruck ĝi transiras al la najbara valo de rivero Saalach, flanka rivero de Salzach.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]