Rivera rektigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La rektigita Ruĝa Majno en Bayreuth.
La rektigita Weschnitz ĉe Biblis (suda Hesio).
En Einhausen renaturigita (2006/2007)

Per rivera rektigokanaligo oni trafosas la nature ekzistajn meandrojn de rivero ĉe iliaj koloj. La riverfluejo fariĝas per tio pli mallonga kaj pli rekta, kaj la akvo fluas pli rapide. Je lokoj, kie rivero fluas tra du brancoj, ofte oni malfunkcias unu el tiuj. Rivera rektigo resp. kanaligo estas rimedo de la riverkonstruo.

Celoj de rivera rektigo[redakti | redakti fonton]

Ofte riveraj rektigoj celas uzebligi la riveron por la ŝiptrafiko. Foje ankaŭ la terakiro aŭ la daŭra fiksigo de landaj, komunumaj aŭ terpecaj limoj staras en la malfono. Se la riverfluejo estas konstrue fiksita, oni povas ankaŭ – je konvenaj akvokonstruaj rimedoj, ekzemple planitaj superakvigemaj areoj – ankaŭ atingi protekton kontraŭ altakvoj. Per landigoj sekve de riveraj rektigoj oni povis ekstermi la malarion ekzemple en Germanio dum la 1960-aj jaroj.

Kutime oni instalis je sedimentriĉaj riveroj krom la trafosado de la riveraj maŝoj respektive ĉirkaŭflataj altejoj nur relative malaltan bordofiksigon per fasĉinoj, kiuj troviĝis malsupre de la altakva linio. Je altakvo la rivero povis disvastiĝi super la superakvegan basenon, malpliigis la flurapidecon, la rulŝtonoj sedimentis altigante la landon malantaŭ la digo. Nur kiam per tio la malantaŭa lando sufiĉe altiĝis, oni konstruis altakvo-baraĵojn.

Famaj ekzemploj por rivera rektigo estas la rivero Emscher kaj partoj de la Rejno.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj riveroj en la ebenregionoj havas naturan tendencon al formado de eine natürliche meandroj kaj pro tio al malrapida fluado, je kio flankaj neuzataj areoj garantias naturan protekton kontraŭ altakvoj. Foje la rivero trarompas siajn kontinue plilarĝiĝantajn meandrojn kaj serĉas tiam novan fluejon. Ankaŭ en kelka trarompovalo tio povas okazi, kiam la meandroj tro alproksimiĝas ambaŭflanke de tiel nomata ĉirkaŭfluata monto.

Artefarita rektigo aŭ tro rigida rivera regulado povas kaŭzi, ke laŭflue pliiĝas la denĝero superakvegoj. Pro la pli alta flurapideco okazas, ke nun pluraj alfluantoj fordonas sian (pli rapide fluantan) altakvon samtempe en la malsupran fluon. Tiamaniere estas klarigebla la klara plioftiĝo de altakvoj de la rivero Elbo dum la lastaj jaroj. Pro similaj kaŭzoj oni responcedigas ankaŭ la rektigojn en fontoproksimaj montaraj regionoj decide por la altakvoj. Kelkloke oni do klopodas malfari tiujn ĉi, kio pli facile sukcesas ol je grandareaj rektigoj en la meza kaj malsupra fluo.

El ekologia vidpunkto riveraj rektigoj validas kiel treege problemaj, ĉar ili povas difekti aŭ eĉ detrui kompletajn ekologiajn sistemojn. Multaj bestospecoj vivantaj en kaj apud riveroj, ekzemple fiŝoj, lutroj, konkojakvobirdoj kaj multaj plantospecoj povas perdi sian vivmedion per akvokonstruo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]