Biblis
| Biblis | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Hesio | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
| Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06245 | |||||
| Poŝtkodo | 68643–68647 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6843 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 06431003 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Dr. Hildegard Cornelius-Gaus | |||||
| Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
| Adreso de la administrejo | Darmstädter Straße 25 68647 Biblis | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 9076 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 41′ N, 8° 27′ O (mapo)49.6840972222228.4508333333333Koordinatoj: 49° 41′ N, 8° 27′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 87 - 93 m | |||||
| Areo | 40,44 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.biblis.eu/ | |||||
Biblis estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2024 la urbo havis 17 804 loĝantojn sur areo de 40,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 226 loĝantoj/km². Ekster la regiono, la komunumo konatas aparte pro paro de du atomenergiaj centraloj, kiuj dum la fino de la 20-a jarcento (ekkonstruo en 1969, komerca ekfunkcio en 1975) produktis elektron borde de la rivero Rejno, kaj pri kies malŝalto okazis multaj grandaj civitanaj demonstracioj en la komunumo. Post la havario de la nuklea centralo Fukuŝima 1 en marto 2011, la centralo en Biblis estis malŝaltita kaj ne refunkcios.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Biblis apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo", transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko estis grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuaj montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



