Gravelines
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gravelines (stacidomo). |

| Gravelines · Grevelingen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Dunkerque | ||||
| Kantono | Grande-Synthe / Groot-Sinten | ||||
| Historie en | |||||
| |||||
| INSEE kodo | 59273 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59820 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 11 430 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 504 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 59′ N, 2° 8′ O (mapo)50.9863888888892.1275Koordinatoj: 50° 59′ N, 2° 8′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 0 m [+] | ||||
| Areo | 22,66 km² (2 266 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Gravelines - prononco [ɡʁavəlin], jen france, origine nederlande respektive okcidentflandre Grevelingen - estas ĉemara komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. La loko estas konata pro sia atomcentralo, kiu estas la plej potenca en Francio.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 11 430 loĝantoj sur areo de 22,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 504 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas gravelinois(es).
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Gravelines situas ĉe la enfluejo de la rivero Aa en la Nordan Maron, 18 km okcidente de Dunkerque. La teritorio havas komunan limon kun Loon-Plage, Saint-Folquin, Grand-Fort-Philippe, Oye-Plage kaj Saint-Georges-sur-l'Aa.





