Saint-Georges-sur-l'Aa
| Saint-Georges-sur-l'Aa · Sint-Joris-aan-de-Aa | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Dunkerque | ||
| Kantono | Grande-Synthe / Groot-Sinten | ||
| Historie en | |||
| INSEE kodo | 59532 [+] | ||
| Poŝtkodo | 59820 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 287 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 58′ N, 2° 10′ O (mapo)50.9686111111112.1636111111111Koordinatoj: 50° 58′ N, 2° 10′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 m [+] | ||
| Areo | 8,13 km² ( 813 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Saint-Georges-sur-l'Aa - jen france, origine nederlande respektive flandre Sint-Joris aŭ plene Sint-Joris-aan-de-Aa, okcident-flandre Sint-Joorens - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Grande-Synthe / Groot-Sinten.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 287 loĝantoj sur areo de 8,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas saint-georgeois(es). Post la franca revolucio de 1789, kiam oni volis plene elradikigi ĉiujn kristanajn loknomojn, la loĝloko por kelkaj jaroj ricevis la fantazian nomon Georges-Libre ("libera Georgo").
La teritorio havas komunan limon kun Gravelines, Bourbourg, Craywick, Saint-Folquin kaj Loon-Plage.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]





