Viernheim
| Viernheim | ||||||
|
| ||||||
| urbeto • Gemarkung • urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Hesio | |||||
| Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 06204 | |||||
| Poŝtkodo | 68519 | |||||
| Aŭtomobila kodo | HP | |||||
| Oficiala Municipokodo | 06431020 | |||||
| LOCODE | DE VIM | |||||
| Subdivido | 3 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Matthias Baaß | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Kettelerstr. 3 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 34534 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 32′ N, 8° 35′ O (mapo)49.5379861111118.5792361111111Koordinatoj: 49° 32′ N, 8° 35′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 98 m | |||||
| Areo | 48,41 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.viernheim.de/ | |||||
Viernheim [fianhajm] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio - inter la baden-virtembergaj urboj Mannheim kaj Heidelberg. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 34 534 loĝantojn sur areo de 48,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 710 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Viernheim apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo", transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuaj montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La aŭtoŝoseoj A 5 kaj A 67 ligas ĝin al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde, kaj la aŭtoŝoseo A 6 al Saarbrücken okcidente kaj Stutgarto sud-oriente. Krome ankaŭ densaj trajnkonektoj ligas la urbon precipe al la proksimaj urboj Mannheim kaj Heidelberg en la najbara federacia lando Baden-Virtembergo, sed de la apuda stacidomo Waldhof la fervoja linio "Riedbahn" ankaŭ servas regulajn trajnojn al la urbo Frankfurto ĉe Majno 70 kilometrojn norde.

Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]
Franconville (Val-d'Oise), Francio ekde 1966
Potters Bar (Hertfordshire), Britio ekde 1972
Rovigo (Veneto), Italio ekde 1991
Haldensleben (Saksio-Anhalto) ekde 1992
Satonévri, Burkino ekde 1994
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



