Oskar Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Meyer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1858 (1858-05-22)
en Gries-Quirein
Morto 6-an de februaro 1943 (1943-02-06) (84-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr
bildo de Oskar Meyer, kiun pentris Anton Faistauer, je Chiemseehof

Oskar MEYER (naskiĝinta la 22-an de majo 1858 en Bozen-Gries, mortinta la 6-an de februaro 1943 en Salcburgo) estis aŭstra inĝeniero kaj politikisto. Inter 1919 kaj 1922 li estis ministroprezidanto de Salcburgio por la kristan-sociala partio CS.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post teknikstudo ĉe la Universitato de Graz li ekdeĵoris en la ŝtata konstruservo je Bozen. En 1886 li estis sendita Salcburgon laboronte dum kvarono de jarcento kiel inspektisto pri rektigo de la riveroj Saalach kaj Salzach. Krome li interesiĝis pri konstruo de fervojlinioj. En aprilo 1919 oni elektis lin unuvoĉe je ministroprezidanto de Salcburgio.

Ĉi-funkcie li aktivis inter aprilo 1919 kaj majo 1922; posteulanto lia estis Franz Rehrl. Inter liaj meritoj estis la kreo de la unua respublika federacilanda konstitucio kaj engaĝiĝo kontraŭ ekonomio malriĉeco de multaj enloĝantoj post la Unua mondmilito. Dum lia deĵorperiodo povis okazi en la 1920-a jaro la unua festivalo de Salcburgo.

Ekde 1926 Meyer emeritiĝinte estis liberprofesiulo. Li ankaŭ planis la straton inter Hallein kaj Berchtesgaden. Lia edzino estis la sudtirola nobelulino Paula von Aufschnaiter-Huebenburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Gassner: biografio ĉe ÖBL - volumo 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Vieno 1972, p. 440-441