Otto la 3-a (Bavario)
Otto la 3-a aŭ Oto Wittelsbach aŭ Otto la Bavara (naskiĝis la 11-an de februaro 1261 en Burghausen, mortis la 9-an de septembro 1312 en Landshut), apartenanta al dinastio Wittelsbach, estis de 1290 ĝis 1312 duko de Malsupra Bavario kaj de 1305 ĝis 1307 reĝo de Hungario kun la nomo Béla la 5-a.
Otto naskiĝis la 11-an de februaro 1261 en Burghausen. Lia patro estis Henriko la 13-a, patrino estis Elizabeto de Hungario. Otto uzis ankaŭ nomon Béla la 5-a. La unua edzino de Otto estis Katerina, kiu mortis en 1282, sed ŝi postlasis ĝemelojn. Dume komence Otto kontraŭe batalis la Habsburgojn, poste li kunbatalis kun la Habsburgoj. En 1304 li varbis armeon el bavaroj, germanoj kaj hungaroj kaj atakis Ĉeĥion, sed la ĉeĥoj venkis. Sekve Otto ŝanĝis politikon kaj amikiĝis kun la ĉeĥoj, eĉ li ricevis la hungaran kronon en 1305 de Venceslao la 3-a (Bohemio). Li portis la kronon al Székesfehérvár, kie la kronado okazis, sed ne ĉeestis ĉefepiskopo de Esztergom, tial la ceremonio estis nevalida. Tamen li proklamis sin hungara reĝo. En 1307 Otto vizitadis Transilvanion, kie estro de la landparto metis lin en prizonon. Post monatoj li hejmenvenis en Bavarion, kie li ricevis honoron kaj pacadon. Otto mortis en la 9-an de septembro 1312 en Landshut. Li postlasis sian 2-an edzinon Agnesa kun filo kaj filino.
Legendo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la tiamaj skribaĵoj - kiam Otto akiris la hungaran kronon - li vojaĝis el Bohemio al Hungarujo. Li singarde kaŝis la kronon, tamen dumnokte ĝi aŭdis bruon de metalo. Li konjektis, ke la krono falis teren, tial li sukcese trovis la kronon. Tiun prezentas la apuda bildo. La hungara historio mencias Otto-n nelegala reĝo, kaj precipe la supra krona historio menciiĝas pri li.