Mairead Maguire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mairead Corrigan)
Mairead Maguire
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1944 (1944-01-27) (80-jaraĝa)
en Belfasto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Triunuo
Okupo
Okupo pacaktivisto • politikisto
vdr

Mairead MaguireMairead Corrigan-Maguire; eksa Mairead Corrigan (Belfast, Nord-Irlando, la 27-an de januaro 1944) estas aktivulino kaj kunfondintino, kune kun Betty Williams, de Virinoj por paco, organizo, kiu serĉis pacajn solvojn al la nord-irlanda konflikto. En 1976 li ricevis, kune kun Williams, la Nobel-premion pri paco.

Ŝi naskiĝis en katolika familio en Belfasto, studis bazlernejon en katolikaj lernejoj por fine labori kiel sekretariino en oficejo. Corrigan komencis sian por-pacan aktivismon kiam la tri filoj de ŝia fratino, Anne Maguire, estis mortigitaj la 10an de aŭgusto 1976 per la aŭto de Danny Lennon, IRA forkuranto, mortigita de britaj trupoj.

La okazaĵon atestis Betty Williams, loka dommastrino, kiu decidis ekagi. Ŝi komencis peti loĝantojn subskribi peticion por eviti perforton kaj protesti kontraŭ la situacio. Samtempe Maguire turnis sin al la televida reto kaj ankaŭ elvokis alvokon por ĉesigi la perforton, kiu estis bone ricevita. Williams kuniĝis kun Corrigan kaj ĵurnalisto Ciaran McKeown kaj kune ili komencis organizi serion da neperfortaj manifestacioj kaj civilaj protestoj.

McKeown verkis proklamon detaligantan la principojn de la nova movado kaj donis al la organizo sian nomon: "La Komunumo de Paco-Homoj". La movado komencis akceli tra Nord-Irlando, kun multaj pacmarŝoj el diversaj urboj kaj multe da mono enspezita por la afero. En nur ses monatoj, la indico de perfortaj okazaĵoj falis ĉirkaŭ 70% [1].

En decembro 1977 , Maguire kaj Williams ricevis la Nobel-premion pri paco.

Ĉirkaŭ tri jarojn kaj duonon post kiam ŝiaj infanoj estis mortigitaj, la fratino de Maguire, Anne sinmortigis. En 1981 ŝi geedziĝis kun sia bofrato Jackie Maguire, la paro havis du infanojn kiuj aliĝis al la tri infanoj de Jackie kaj ŝia fratino adoptis ilin.

Post ricevo de la premio, Maguire daŭre estis publika aktivulo, ŝi estas membro de organizo, kiu kontraŭas abortojn, Eŭtanazio kaj mortpuno, Kaj laboras por kuraĝigi integrajn lernejojn inter katolikoj kaj protestantoj. En 2003 , kelkajn tagojn antaŭ la koalicia invado de Irako , Maguire estis arestita dum manifestacio antaŭ la Blanka Domo en provo malhelpi la militon. En 2006, ŝi aliĝis al kvin aliaj Nobel-premiitoj pri paco: Betty Williams, Judy Williams, Ŝirin Ebadi, Wangari Maathai kaj Rigoberta Menchú Tum, por establi la "Nobel-premiitan Iniciaton" por komuna klopodo atingi justecon, pacon kaj rajtojn por virinoj ĉirkaŭ la mondo.

Maguire estis la unua, kiu nomumis la argentinan Adolfo Pérez Esquivel por la Nobel-premio pri paco, pro sia neperforta lukto kontraŭ la milita estraro de la lando.

Ekde la 21-a jarcento, ŝi estas aktiva por la paco en la mezoriento, ĉefe la Israela-palestina konflikto kaj luktoj kiuj temas palestinaj rajtoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]