Muhammed Yunus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammed Yunus
Nobel-premiito
Persona informo
মুহাম্মদ ইউনুস
Naskiĝo 28-an de junio 1940 (1940-06-28) (83-jaraĝa)
en Ĉitagongo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Bangladeŝo vd
Alma mater Universitato VanderbiltUniversitato de Dako • Universitato de Koloradio • Chittagong College • Chattogram Collegiate School vd
Partio Nagorik Shakti vd
Subskribo Muhammed Yunus
Familio
Infanoj Monica Yunus vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • entreprenisto • universitata instruisto • bankisto • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo ekonomikoekonomio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad JUNUS (bengale: মুহাম্মদ ইউনুস, naskita la 28-an de junio 1940 en Ĉitagongo) estas bangladeŝa ekonomikisto. Li estas fondinto de Gramin Banko kiu disdonas mikrokreditojn kaj tiel li estis fondinto de mikrofinancadaj pensoj. Pro tio li ricevis Nobel-Premion pri Paco dum la jaro 2006.

Li studis kaj instruis ekonomikon en Usono doktoriĝinte en Universitato Vanderbilt, poste instruis en Bangladeŝo. Li estis ekde 1976 projekta administristo de Gramin Banko. Li laboris ekde 1983 kiel administra direktoro de Gramin Banko. Ekde 1996 li donis konsilojn al la registaro de Bangladeŝo. Sukceso de financado laŭ modelo de la banko inspiris similan entreprenadon en aliaj landoj, evoluantaj kaj jam industriiĝintaj, en tio en Usono.

Muhammed Yunus havas du filinojn kaj estas miliardulo, danke al la mikrokreditoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]