Charles Albert Gobat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Albert Gobat
Nobel-premiito
Persona informo
Charles Albert Gobat
Naskiĝo 21-an de majo 1843 (1843-05-21)
en Tramelan
Morto 16-an de marto 1914 (1914-03-16) (70-jaraĝa)
en Berno,  Svislando
Tombo Bremgarten cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de BazeloUniversitato de Hajdelbergo vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Familio
Infanoj Marguerite Gobat vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Albert GOBAT (La 21-an de majo‏ 1843 - la 16-an de marto 1914) estis advokato kaj ŝtatisto svisa, gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1902, kune kun la svisa Élie Ducommun.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gobat naskiĝis en la urbo Tramelan, Svislando, filo de protestanta pastro kaj nevo de Samuel Gobat, misiisto, kiu servis kiel episkopo de Jerusalemo. En sia junaĝo Gobat ricevis ampleksan edukadon kaj studis interalie en la universitatoj Bazelo, Parizo kaj Berno. Post doktoriĝo pri juro en la universitato de Hajdelbergo en 1867, Gobat praktikis juron en Berno kaj ankaŭ funkciis kiel jurpreleganto.

La oficejo de Gobat baldaŭ fariĝis unu el la ĉefaj en la lando kaj la rekono, kiun ĝi akiris, kondukis lin disvolvi politikan karieron. En 1882 li estis nomumita inspektoro pri edukado en la kantono Berno kaj tiurilate li efektivigis kelkajn gravajn reformojn. En 1890 li estis elektita membro de la Svisa Nacia Konsilio kaj komencis okupiĝi pri internaciaj organizaĵoj por antaŭenigo de paco.

En 1891 Gobat estis nomumita ĝenerala sekretario de la Internacia Oficejo de la Paco (france Bureau international de la paix) kaj en 1902 li ricevis la pacpremion kune kun la direktoro de la organizo, Élie Ducommun. Post lia morto en 1906, Gobat transprenis la administradon de la buroo, kiu gajnis la Nobel-pacpremion en 1910.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]