Internacia Oficejo de la Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Internacia Oficejo de la Paco - aktuala emblemo

La Internacia Oficejo de la Paco, france Bureau International de la Paix, angle International Peace Bureau, fondita en 1891,[1] estas unu el la plej aĝaj tutmondaj federacioj pri paco.

Ĝi fondiĝis je la nomo Bureau International Permanent de la Paix respektive Permanent International Peace Bureau. Ekde la jaro 1912 ĝi uzis la nunan nomon, kun la escepto de la jaroj 1946 kaj 1961, kiam ĝi nomiĝis Comité de liaison international des organisations de paix – CLIOP respektive International Liaison Committee of Organizations for Peace – ILCOP'.

La organizaĵo estis honorigata per la Nobel-premio pri paco en 1910 pro sia agado "kiel ligilo inter la pac-societoj de la diversaj landoj".[2][3] En 1913 la tiama direktoro Henri La Fontaine ankaŭ ricevis la premion pro sia laboro "kiel ĉefo de la Internacia Oficejo de la Paco".[4][5] Laŭ la stato de 2012, dek unu aliaj laŭreatoj de la Nobel-premio estis membroj de la Internacia Oficejo de la Paco.[6]

Internacia Oficejo de la Paco - malnova emblemo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Internacia Oficejo de la Paco (IPB)