Denis Mukwege

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Mukwege
Nobel-premiito
Persona informo
Denis Mukwege
Naskonomo Denis Mukwege
Naskiĝo 1-an de marto 1955 (1955-03-01) (69-jaraĝa)
en Bukavu,  Kongo Belga
Religio Pentekosta Kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo vd
Alma mater Universitato Libera de BruseloUniversitato de AngersUniversitato de BurundoUniversitato de Kinŝaso vd
Familio
Parencoj Fabrice Mvita vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo • ginekologo • obstetrikisto • partoprenanto de internacia forumo • pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denis MUKWEGE (naskiĝis la 1-an de marto 1955 en Bukavu, Belga Kongo, nuntempe la Demokratia Respubliko Kongo) estas konga ginekologo kaj aktivulo.

Li fondis la Hospitalon Panzi en Bukavu, kie li nuntempe laboras, kaj specialiĝas en la traktadon de virinoj kiuj estis perfortitaj de la ribelemaj fortoj. Li probable iĝis la ĉefa spertulo de la mondo pri la riparado de la interna fizika damaĝo kaŭzita pro grupa seksperforto. Traktis al pluraj miloj da virinoj ekde la milito de la jaro 1998 en Demokratia Respubliko Kongo, iuj de ili pli ol unu fojon, kaj realigis ĝis maksimumo dek kirurgiojn dum la tago en siaj 18 ĉiutagaj laborhoroj. La pacientoj alvenas al la hospitalo, kelkfoje nudaj, kaj ĝenerale kun sangado kaj perdo de urino kaj fekaĵoj.[1]

En la jaro 2018 li estis premiita per la Nobel-premio pri paco kune kun Nadia Murad «pro siaj penadoj por elradikigi la seksan perforton kiel armilon en militoj kaj konfliktoj armitaj».[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Originoj kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de evangelia pastro pentekosta[3]. Li realigis siajn bazajn studojn en la Reĝa Ateneo de Bukavu kaj poste siajn sekundarajn studojn en la Mezlernejo Bwindi de Bukavu, kie li akiris la diplomon en biokemio en 1974. Post du jaroj en la Politeknika Fakultato de la Universitato de Kinŝaso, li enskribis sin en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Buyumbura en la jaro 1976.

Li akiris la diplomon en medicino en la jaro 1983, komencante sian profesian vivon en la hospitalo de Lemera, en la sudo de Bukavu, kaj en la jaro 1984 akiris stipendion de la Misio Pentekosta de Svedio por akiri fakiĝon en ginekologio en la Universitato de Angers, Francio. Li fondis la asocion Esther Solidarité France-Kivu por helpi sian regionon de origino.[4]

La 24-an de septembro de la jaro 2015 li iĝis doktoro en medicinaj sciencoj en la Libera Universitato de Bruselo, defendinte disertacion titolitan: "Etiologio, klasifiko kaj traktado de fistuloj de genera traŭmatismo kaj malalta digestigaĵo en la oriento de la Demokratia Respubliko de Kongo".[5]

Ordenoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nolen, Stephanie. "Where repairing rape damage is an expertise," The Globe and Mail, October 22, 2008.
  2. «Los activistas Denis Mukwege y Nadia Murad ganan el Nobel de la Paz». El Confidencial. Konsultita la 2018-10-05.
  3. Portejoie, Emmanuelle (31a de marto 2016). «Un Martin Luther King africain. L’action du gynécologue Denis Mukwege est nourrie par une foi très engagée.»[rompita ligilo]. Réforme (en francés) (3651).
  4. Rolin, Gaëlle (1a de decembro 2013). «Denis Mukwege, le garde du corps des Congolaises». Le Figaro (Parizo, Francio).
  5. «Le Dr Denis Mukwege à l'ULB: plus de 800 personnes présentes à la défense de thèse de l'homme qui répare les femmes». RTL info (Belgio).
  6. prezento de li en la jarlibro de la fondaĵo Premio de ĝusta vivo (paĝoj 9 kaj 10, germane)
  7. RFI (26a de novembro 2014). «El médico congoleño Denis Mukwege recibió el premio Sajarov 2014». Konsultita la 9an de marto 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Imperio de la silento, filmo pri milito en D.R. Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La filmo “La viro kiu riparas la virinojn. La kolero de Hipokrato» malpermesita en Demokratia Respubliko Kongo - Filmo pri genekologo kiu savas seksperfotitajn virinojn en orienta Kongo, Global Voices en Esperanto, la 25-an de julio 2019.