Adolfo Pérez Esquivel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adolfo Pérez Esquivel
Adolfo Pérez Esquivel en 1983
Adolfo Pérez Esquivel

Adolfo Pérez Esquivel (Bonaero, Argentino, 26-a de novembro de 1931) estas argentina aktivulo elstara kaj konata kiel defendanto de la Homaj Rajtoj kaj de la Rajto de memdetermino de la popoloj; defendanto de la senperforta movado kaj de la lukto pacisma por la justeco kaj la libereco, same kiel proponanto de la teologio de liberigo.

En 1980 li ricevis la Nobel-premion pri paco pro sia engaĝigo kun la defendo de la Demokratio kaj la Homaj rajtoj per neperfortaj rimedoj kontraŭ la militistaj diktaturoj en Latinameriko. En sia diskurso de akcepto[1] li asertis, ke li ricevas ĝin ne persone sed "nome de la popoloj de Latinameriko, kaj partikulare de miaj gefratoj plej malriĉaj kaj plej malgrandaj, ĉar ili estas la plej amataj de Dio; nome de ili, miaj indiĝenaj gefratoj, la kamparanoj, la laboristoj, la junuloj, la miloj de religiuloj kaj homoj de bona volo kiuj rezignante al siaj privilegioj kunhavas vivon kaj vojon de la malriĉuloj kaj luktas por konstrui novan socion".

Li estas prezidanto de la Honora Konsilantaro de la Servo Paco kaj Justeco por Latinameriko, plenum-prezidanto de la Servo Paco kaj Justeco Argentino, de la Provinca Komisiono por la Memoro de Bonaero, de la Internacia Ligo por la Rajtoj kaj la Liberigo de la Popoloj, de la Internacia Akademio de Pormedisciencoj, de la Fondaĵo Universitat Internacional de la Pau de San Cugat del Vallés (Barcelono), kaj de la Akademia Konsilantaro de la Universitato de Namur, Belgio. Li estas ankaŭ membro de la Konstanta Tribunalo de la Popoloj, de la Honorkomitato de la Internacia Kunordigo por la Jardeko de la neperfortismo kaj de la paco, de la Internacia Tribunalo de la Premio de Homaj Rajtoj de Nurembergo, de la ĵurio de la Premio por la Paco “Felix Houphouet Boigny” de la UNESCO, de la programo de internacia edukado "Peacejam", de la Monda Konsilio Projekto José Martí de Monda Solidareco, de la Konsilio de la Kanalo Telesur kaj de la Plenuma Konsilio de la Instituto Espacio para la Memoria (IEM).

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

La memortabulo (en galega lingvo) de la Municipa Konsilantaro de Poio, en la provinco Pontevedro, deklarante la Nobel-premiiton pri paco Adolfo Pérez Esquivel kiel adopta filo de tiu hispana urbo konstituas ekzemplo de la grava engaĝiĝo de la galega elmigrantaro al la amerika kontinento.

Li naskiĝis la 26an de novembro de 1931 en Defensa y Humberto Primo, kerno de la kvartalo San Telmo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero (C.A.B.A.), Argentino. Lia patro, Cándido Pérez, estis hispana enmigrinto kiu estis fiŝkaptisto en sia Pontevedra naskaloka. Lia patrino Mercedes Esquivel, filino de indiĝena gvarania, mortiĝis kiam li estis ankoraŭ infano. Li devis disdividi la gefilaron. Li restis kiel lernanto en Patronato Español de Colegiales (C.A.B.A) kiam sia patro revenis al Hispanio. Tie li ekŝatis skulptarton kaj lignoĉizadon. Li vivis ioman tempon ankaŭ kun sia avino Eugenia, kiu parolis la gvaranian kaj preskaŭ neniom la kastilian, en Haedo, Provinco Bonaero. El ŝi li multe lernis pri la historio kaj la konaro de la Inidiĝenaj Popoloj. Li poste rekuniĝis kun sia familio kaj ĉiuj ekloĝis ĉe la kvartalo San Telmo kie li finis la bazan edukadon kun la Franciskanoj, en lernejo de tiu ordeno en Defensa y Moreno (C.A.B.A.).

Esquivel mem rakontis, ke li tiam rekomprenis sian religian edukadon alimaniere.[2] Li eklaboris kiam li estis 11 aŭ 12jaraĝa. Li foje suferis malsaton. Li vendis gazetaron, estis oficejhelpanto, ĝardenisto, kaj poste dezajnisto, ĝis povi vendi ioman pentraĵon. Li lernis en la Nacia Lernejo de Belarto Manuel Belgrano, kiu tiam estis ĉe la strato Cerrito, ĉe Retiro (Bonaero). En tiu lernejo li poste estos instruisto. Kiam li estis junulo li estis ege aktiva en la junulaj grupoj priokupitaj por trudi sian kulturemon al la realo. Li mem memoris ke ili organizis ekspoziciojn, iris al kvartaloj, partoprenigis la knabaron. Eĉ kontaktis kun la fabrika laboristaro. Sian edzinon, Amanda Guerreño, li konis 15jaraĝa, ĉar li estis amiko de ŝia frato. Kune ili studis en la Nacia Universitato La Plata, kie ŝi iĝis supera instruistino de piano kaj komponado kaj li iĝis pentristo kaj skulptisto.

La aktivulo[redakti | redakti fonton]

A Gandhi (1967), de Adolfo Pérez Esquivel, Ĝardenoj de Gandhi, Barcelono.

En la 1960-aj jaroj li eklaboris kun organizoj kaj movadoj latinamerikaj de bazkristanoj. Poste li partoprenis kiel estro en la movado de neperforto kaj en 1973 li fondis la ĵurnalon "Paz y Justicia" por disvastigi tiun filozofion kaj apogi la organizaadon de grupoj de bazo kun popolaj sektoroj. La violento en la tuta kontinento latinamerika kaj la grava perfortado kontraŭ la homaj rajtoj, kondukis lin al engaĝiĝo kaj respondeco kun aliaj grupoj kaj movadoj de kristanoj de aliaj partoj de la kontinento.

En 1974, en Medellín, Kolombio, li iĝis ĝenerala kunordiganto de la Servo Paco kaj Justeco por Latinameriko, komponitas de grupoj kaj movadoj kiuj laboris por la liberigo pere de rimedoj neviolentaj. Tiuj grupoj de religiuloj, nereligiuloj, kamparanoj, indiĝenoj, popolaj sektoroj, organizoj de bazo, intelektuloj, priokupitaj pro la situacio de siaj landoj, klopodis komunajn agadon kaj politikojn kontraŭ la violento kaj la subpremado, generante alternativojn kaj respondojn ene de la spacoj plej limigitaj kaj subpremitaj de la socio. En la majoritato de la latinamerikaj landoj hegemoniis la militistaj diktaturoj kaj oni fifaris politikajn murdojn, nome rabado kaj malaperigo de personoj.

En 1975, Adolfo Pérez Esquivel estis arestita de la militpolico de Brazilo en la flughaveno de Sao Paulo, kun la Doktorino Hildegard Goss-Mayr, de la Internacia Movado por la Repacigo. Li estis enprizonigita ankaŭ en 1976 en Ekvadoro kun episkopoj kaj religiuloj latinamerikaj kaj usonaj.

Post la militista puĉo fare de Jorge Rafael Videla en Argentino, en 1976, kaj pro la subpremado sistema poste realigita, li kontribuis al la formado kaj financado de la ligoj inter popolaj organizoj por defendi la Homajn Rajtojn kaj apogi la familianojn de la viktimoj de la Diktatur. La Servo Paco kaj Justeco, kiun li mem kun-fondis, evoluis en tiu kunteksto kaj utilis kiel ilo por la defendo de la homaj rajtoj okazigante internacian kampanjon por denonci la malhumanecojn fifaritaj de la militista reĝimo. En 1975 li kontribuis al fondado de la Konstanta Aeambleo por la Homaj Rajtoj kaj de la Ekumena Movado por la Homaj Rajtoj. Poste li kunlaboros en la konstituado de organismoj por Homaj Rajtoj de familianoj de las viktimoj de la subpremado kiaj Patrinoj de Placo Majo, Avinoj de Placo Majo, kaj Familianoj de Arestitoj kaj Malaperigitoj pro Politikaj Kialoj.

En aŭgusto de 1977, li estis arestita en Bonaero, de la Federala Argentina Polico. Li estis enprizonigita kaj torturita, sen iu ajn juĝa proceso. Poste li deklaros, ke li supervivis mortoflugon.[3] La violenta subpremado, rabado kaj murdoj fare de la diktatoroj de Paragvajo, Urugvajo, Brazilo, Bolivio, Ĉilio kaj Argentino, kun la agado de grupoj policiecaj kaj militistecaj, generis ĝeneralan staton de angoro ĉe la popoloj, same kiel ĉe aliaj landoj de la kontinento.

Li restis en prizono 14 monatojn kaj en gvardolibereco aliajn 14 monatojn. Dum sia enprizoniĝo li ricevis la premion Memorial de la Paz Juan XXIII, fare de Pax Christi International, inter aliaj internaciaj agnoskoj. La Servo Paco kaj Justeco, inter aliaj organizoj, estis organizo por helpo kaj defendo de la Homaj Rajtoj, kaj lanĉis fortan internacian kampanjon por denonci la malhumanecon de la militistaj diktaturoj kaj en la kontinento kaj en la lando. Tiu agado resultis en subpremado al la Servo Paco kaj Justeco, kaj en Argentino kaj en aliaj latinamerikaj landoj.

En 1980, Esquivel ricevis la honoron de la Nobel-Premio pri Paco, pro sia laboro defende de la Homaj rajroj en Latinameriko. En sia diskurso de akcepto[1] li asertis, ke li ricevas ĝin ne persone sed "nome de la popoloj de Latinameriko, kaj partikulare de miaj gefratoj plej malriĉaj kaj plej malgrandaj, ĉar ili estas la plej amataj de Dio; nome de ili, miaj indiĝenaj gefratoj, la kamparanoj, la laboristoj, la junuloj, la miloj de religiuloj kaj homoj de bona volo kiuj rezignante al siaj privilegioj kunhavas vivon kaj vojon de la malriĉuloj kaj luktas por konstrui novan socion".

Post la premio, Esquivel vizitis ĉiujn latinamerikajn landojn suferantajn pro diktaturoj kaj plue en Argentino kaj diversaj landoj. Aktuale, krom Prezidanto de la Honora Konsilantaro de la Servo Paco kaj Justeco de Latinameriko kaj de la Provinca Komisino por la Memoro, li estas Prezidanto de la Internacia Ligo por la Homaj Rajtoj kaj la Liberigo de la Popoloj, kun bazo en Milano, Italio, kaj membro de la Konstanta Tribunalo de la Popoloj. Estas membro de la Honora Komitato de la Internacia Kunordigo por la Jardeko de la Neviolento kaj Paco. Li estas ankaŭ honora prezidanto de la Fondaĵo Universitat Internacional de la Pau de Sant Cugat del Vallés (Barcelono). Kaj ekde 2004 li formas parton de la Internacia Tribunalo de la Premio de Homaj Rajtoj de Nurembergo, kiu ĉiun duan jaron havigas premion al organizoj aŭ personoj kiuj elstaras por la defendo de la homaj rajtoj en la mondo, eĉ riske de propra vivo.

Danke al lia iniciato ekis juraj procesoj kontraŭ la argentina militista diktaturo en Italio, Hispanio kaj Germanio. Post la proklamo de la Leĝo 25.779 de nuligo de la Leĝo de Deviga Obeo kaj Fina Punkto de la jaro 2003, oni povis sekvi la juĝon iniciatita en 1984 kontraŭ la diktatoro Jorge Rafael Videla kaj aliaj subpremantoj de Argentino.

Laŭlonge de sia kariero, Adolfo Pérez Esquivel faris faston ofte por peti pacon kaj helpon laŭ diversaj socialaj aferoj.[4][5][6][7]

En 2013 partoprenis kun Natty Petrosino en kunsido kun pli ol 500 personoj, okaze de la unua "Congreso Callejero por la Paz" (surstrata kongreso por paco), en Mar de Plata.[8]

La edukisto[redakti | redakti fonton]

Dum pli ol 25 jaroj li dediĉis sin al instruado en niveloj baza, meza kaj universitata, same kiel en la Altlernejo de Arkitekturo kaj Urbanizado de la Universidad Nacional de La Plata, en la Nacia Lernejo de Belarto Manuel Belgrano ktp.

Li ankaŭ profesoris en la Nacia Lernejo de Belarto de Azul; en la Instituto por Instruistiĝo de Azul, Provinco Bonaero kaj en la Altlernejo por Instruistiĝo kaj Nacia Lernejo de Azul, ĝis li estis sendungita dum la lasta militista diktaturo en Argentino. Li poste revenis al instruado post la alveno de la demokratio.

Ekde septembro de 1998 li estas profesoro pri "Kulturo por la Paco kaj la Homaj Rajtoj", en la Altlernejo de Sociaj Sciencoj de la Universitato de Bonaero (UBA).

En la jaro 2006 la UBA havigis al li la Doktoriĝon Honoris Causa agnoske al lia itinero kaj engaĝiĝo kun edukado.[9]

Li dediĉas sin ankaŭ al la eduka projekto “Aldea de Jóvenes para la Paz“ (domaro de porpacaj junuloj), kies celo estas la laboro kun geinfanoj en socia risko.

Doktoriĝoj Honoris Causa[redakti | redakti fonton]

La artisto[redakti | redakti fonton]

La skulpta verko de Adolfo Pérez Esquivel havas nuancojn ege latinamerikajn, kaj laŭ formoj, kaj laŭ koloroj kaj ĉefe estas bone konsiderata politike.

Pérez ricevis stipendion de la Nacia Fonduso por Artoj por realigi studojn en la Nacia Lernejo de Belarto de Bonaero kaj en la Nacia Universitato La Plata. Li estis profesoro en la Altlernejo de Arkitekturo kaj Urbanizado de la Universidad Nacional de La Plata, en la Nacia Lernejo de Belarto Manuel Belgrano kaj en la Instituto por Instruistiĝo de Azul.

Kiel artisto li realigis intensan aktivecon kaj en ekspozicioj kaj murpentraĵoj kaj en monumentoj, inter kiuj elstaras Via Crucis Latinoamericano y Paño Cuaresmal realigita en 1992 en rememorigo de la 500 jaroj de la konkero de Ameriko; la Monumento a los Refugiados (al rifuĝintoj), kiu troviĝas en la Centra Sidejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj (ACNUR) en Svisio; la Mural de los Pueblos Latinoamericanos [10] en la Katedralo de Riobamba, Ekvadoro, dediĉita al Monsinjoro Proaño kaj al la Indiĝenaj Popoloj; kaj la starigo de lia skulptaĵo el bronzo omaĝo al Mahatma Gandhi sur la Placo Gandhi, en la urbo Barcelono, Hispanio, inter aliaj nombraj verkoj.

Li ĵus inaŭguris Memorparkon en la vilaĝo Combarro, Galegio, konstruita ĉirkaŭ lia skulptaĵo. Krome li finis novan murpentraĵon en la Preĝejo de la Sankta Kruco (San Cristóbal) pro la engaĝiĝo al lukto de tiu institucio dum la diktatoreca epoko.

Multaj liaj verkoj troviĝas en muzeoj argentinaj, kiaj ĉe la Castagnino, en la Muzeo de Nuntempa Arto de Rosario, en la Muzeo de Nuntempa Arto de Bonaero kaj ankaŭ eksterlande. Liaj verkoj estas konataj ĉefe en Latinameriko, Eŭropo kaj Kanado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Esquivel estas aŭtoro de ses libroj:

En 2011 li eldonis Resistir en la Esperanza kun kompilo de elstaraj leteroj kaj artikoloj el la lastaj 40 jaroj okaze de la trideka jariĝo de la ricevo de la Nobel-premio. Kaj ankaŭ La Fuerza de la Esperanza, libro de filozofia babilado kun Daisaku Ikeda, nome la prezidanto de la internacia budhisma institucio nome Soka Gakkai.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Discurso al recibir el Premio Nobel de la Paz 1980. Oficiala retejo de Adolfo Pérez Esquivel
  2. Adolfo Pérez Esquivel cuenta su propia historia en las escuelas (filmeto) - de Adolfo Pérez Esquivel en Youtube
  3. Adolfo Pérez Esquivel cuenta su propia historia en las escuelas (filmeto) - de sia Oficiala Kanalo de Adolfo Pérez Esquivel en Youtube.
  4. http://www.diarioinedito.com/Nota/15108
  5. http://www.quiendebeaquien.org/spip.php?article570
  6. http://www.jornada.unam.mx/2007/10/18/index.php?section=mundo&article=030n1mun
  7. http://elpais.com/diario/1985/07/17/internacional/490399203_850215.html
  8. http://www.0223.com.ar/k/2013-10-20-perez-esquivel-participo-del-primer-congreso-callejero-por-la-paz
  9. Leer elogio académico en la entrega del Doctorado Honoris Causa
  10. http://www.adolfoperezesquivel.org/?page_id=80 Mural de los Pueblos Latinoamericanos, alirita la 22an de oktobro 2012, Adolfo Perez Esquivel.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Kupfer: Lexikon der Nobelpreisträger. Patmos Verlag, Düsseldorf 2001.
  • Michael Neumann: Der Friedens-Nobelpreis von 1979 bis 1982. Mutter Teresa, Adolfo Perez Esquivel, der Hohe Flüchtlingskommissar der Vereinten Nationen (UNHCR), Alva Myrdal, Alfonso Garcia Robles. Edition Pacis, Zug 1992. (= Der Friedens-Nobelpreis von 1901 bis heute, Bd. 11), ISBN 3-907514-11-4.
  • Marianne Spiller-Hadorn: Adolfo Pérez Esquivel. Der gewaltfreie Rebell. Orell Füssli Verlag, Zürich 2006, ISBN 3-280-06079-6.
  • Kai Ambos: Zur „rechtlichen“ Struktur der Repression und strafrechtlichen Vergangenheitsbewältigung in Argentinien. Ein Kommentar aus juristischer Sicht. In: Detlef Nolte (Hrsg.): Vergangenheitsbewältigung in Lateinamerika. Vervuert Verlag, Frankfurt 1996, ISBN 3-89354-244-2.